Mátyás Rákosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Mátyás Rákosi

RÁKOSI Mátyás (Rakoŝi Matjas, originala juddevana nomo estis Rosenfeld; 1892-1971) komunista, stalinista politikisto en Hungario

Li estis en rusa militkaptiteco en la unua mondmilito, kie li aliĝis al la bolŝevikoj. Revenis en Hungarion maje 1918 kaj novembre estis kunfondinto de la hungara Komunista partio, poste laboris kiel provinca aktivisto de la partio. Dum la Hungara Sovetrespubliko li laboris en komerca, prizorga sekcio de la registaro. Post la malvenko de la Sovetrespubliko, emigris al Aŭstrio kaj aktivis kiel unu komisiito de la Komunista Internacio en diversaj landoj de Eŭropo.

Li reveturis Hungarion decembre 1924 kaj ekaktivis por reorganizi la KP. Septembre 1925, li kaj aliaj gvidantoj de KP estis arestitaj. Li estis kondamnata je 8,5-jara prizono. En 1934, la hungara registaro denove akuzis lin kaj li estis kondamnita je ĝismorta prizono. En 1940 li estis ŝangita kontraŭ flagoj de la 1848-a Hungara Liberecbatalo, kiuj estis ekde 1849 en rusa posedo. (li multe legis en la prizono, lernis lingvojn, akiris grandan informitecon)

1941-1944 li estis gvidanto de la emigrantaj komunistoj en Moskvo, li redaktis, gvidis la radion Kossuth (Koŝut-radio)

  • 1945. 01. li alvenis denove en Hungario
  • 1945-02.-1956.07. ĝenerala sekretario de la hungara Komunista partio
  • 1945-1952 vic-ĉefministro
  • 1952-1953 ĉefministro

Li regis inter 1949-1953 kiel terorisma diktatoro en Hungario (kiel Stalin en Rusio). Li havas historian respondecon pri la konraŭjuĝaj akuzoj, procesoj, mortpunoj, mizerigo de la hungara popolo.

Lia pozicio malfortiĝis post morto de Stalin. Junie 1953, iĝis ĉefministro Imre Nagy [nadj], sed li refortiĝis en 1955 kaj forigis Imre Nagy.

En julio, 1956 li estis abdikita (laŭ soveta ordono) de ĉiu posteno kaj veturis en la Sovetunion por kuracado (oficiale, fakte en ekzilon).

Li vivis komence en Krasnodar (ĝis 1962), poste en kirgiza urbo Tokmak (ĝis 1966) en senkomforta loĝejo. Ekde 1966 li vivis en Arzamas, ekde decembro 1967 en Gorkij (hodiaŭ: Niĵnij Novgorod).

Li vivis ĝismorte en la Sovetunio kun la jakuta edzino kaj senrezulte provis reveni al Hungario.

La hungaraj kompartiaj gvidantoj vizitis lin en 1960 (poste en 1968), kiam li diris pli malbonaj la kondiĉojn kiujn li suferis en prizono de Horthy "Tie mi havis vidrajton (lin povis viziti parencoj) kaj havis rajton rekte korespondi kun la familianoj. Vi nun forprenis tiujn rajtojn. Vi do censuras miajn leterojn, ĉu tio ne sufiĉas por Vi?" Li eĉ ne rajtis hejmeniri por entombigo de la frato. (notskribo de Valerij Musatov por la KPSU pri interparolo la 10-an de aŭgusto 1960)

Lia tuta politika agado – precipe ekde 1949 ĝis 1956 - estas tute negativa.

Liaj cindroj nun troviĝas kaŝe en hungara tombejo Farkasréti temető. Lia edzino restis en Moskvo kaj mortis tie.

Vidu ankaŭ