Máximo Gómez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Máximo Gómez

Máximo Gómez Báez "El Generalísimo" n. en Baní, Domingo, la 18an de novembro 1836, m. en Havano, Kubo, la 17an de junio 1905. Estis generalo dum la Dekjara Milito kaj la ĉefa gvidanto de la liberiga armeo dum la Milito de 95.

Je lia 16jariĝo kuniĝis al la hispana armeo kiu batalis kontraŭ la haitia invado de Faustine Soulouque atingante la grandon de alferezo.

Kiam la hispana armeo estis venkita en 1865 kaj foriris al Kubo kaj Portoriko, Gómez translokiĝis al Kubo.

Eniris en la framasonan loĝion kaj dum la Krio de Yara en 1868 unuigis la kubajn sendependentistojn.

La plej grava agado estis la "invado al Okcidento (de Kubo)" per la taktiko bruligi la sukerkanplantejojn por damaĝi la hispanajn bienistojn.

Post la kurta regado de la prezidanto de la Ĉe-Milita Respubliko de Kubo, Juan Bautista Spotorno, Gómez aplikis la prezidentan dekreton pri submetado je mortpuno al kiu ajn kuba militisto kiu intencus prezenti propoziciojn kiuj ne estus bazitaj sur la kuba sendependeco. Kunlaboris kun José Martí ĝis lia morto dum milito por la kuba sendependiĝo. Malgraŭ li naskiĝis en Domingo, Gómez estas konsiderata kiel filo de la Kuba Patrio.