Männedorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Männedorf (stacidomo).
Männedorf
Blazono de Männedorf
Blazono de Männedorf
Stacidomo de Männedorf
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 15′ 20″ N 8° 41′ 30″ O / 47.25556 °N, 8.69167 °O / 47.25556; 8.69167 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 20″ N 8° 41′ 30″ O / 47.25556 °N, 8.69167 °O / 47.25556; 8.69167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9694
Areo 4,78 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 8708
Komunumkodo 0155
vdr

Männedorf estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 9694 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Männedorf situas je la piedo de la montoĉeno Pfannenstiel ĉe la ora bordo de la Lago de Zuriko inter Meilen kaj Rapperswil. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,78 km², de kiuj 23,4% estas kovritaj de arbaro, 29,7% servas por agrikulturo kaj 34,7% por setlado; 11,8% estas trafiksurfaco kaj 0,2% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Männedorf limas en nordo al Oetwil ĉe la lago, en oriento al Stäfa, aliflanke de la lago en sudo al Thalwil, en sudokcidento al Rüschlikon kaj en okcidento al Kilchberg, kaj en nordokcidento al Uetikon ĉe la lago.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Männedorf pasas la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Meilen al Rapperswil, kiu estis konstruita en la jaro 1894, kaj per ĝi kaj buslinio al Uster la komunumo estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la novŝtonepoko kaj en la bronzepoko antaŭ preskaŭ 5000 jaroj vivis homoj sur la teritorio de Männedorf sur fostkonstruaĵoj ĉe la lagobordo. La alemanoj ekvivis supozeble en la 7-a aŭ 8-a jarcento en Männedorf. La nomo devenas de alemano kun la nomo Mano. Unua dokumenta mencio okazis sur donacletero al la Monaĥejo Sankt-Galo rilate Ruppertsmatt, setlejo, kiu hodiaŭ ne plu troveblas sur vilaĝplano. En la jaro 1405 Männedorf fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj estis ĝis la jaro 1798, kiam la Helveta Revolucio forbalais la malnovan feŭdan ordon, subvoktejo. En la jaro 1815 Mänedorf aliĝis al la nova distrikto Meilen.

Gravaj personecoj[redakti | redakti fonton]

El Männedorf loĝis aŭ loĝas

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]