Märket
| Märket | ||
|---|---|---|
Landlimo sur la Insulo Märket, dividita inter Svedujo kaj Finnlando | ||
| insuleto | ||
| Geografia situo | 60° 18′ N, 19° 8′ O (mapo)60.3009519.13225Koordinatoj: 60° 18′ N, 19° 8′ O (mapo) | |
|
| ||
Märket - proksimuma prononco [MERket] - estas malgranda roka insulo en la Alanda Maro ĉe la limo de Finnlando kaj Svedio. En 1885, la Märket-lumturo estis konstruita sur la insuleto. La insulo havas areon de iom pli ol tri hektaroj, kaj ĝi estas la plej okcidenta punkto de solida tero en Finnlando.
Ekde 2007, la lumturo estis renovigita fare de la Finna Lumturo-Asocio. La laboro estas farita de volontulaj lumturistoj, kiuj ankaŭ ofertas gvidadon al turistoj alvenantaj al la insuleto.

La ŝtatlimo estis origine ordonita pasi tra la insulo en 1810: tiam la reĝlando Svedio post perdo de la svedia-rusia milito pri Finnlando devis cedi la tutan orientan parton de la regno inkluzive de la Alanda insularo kaj la orienta parto de tiu ĉi roka insuleto al Rusio. La lumturo estis konstruita en 1885 per finnaj konstruistoj nome de Rusio, sed erare oni starigis la konstruaĵon simple sur la plej alta parto de la roko, sence por lumturo kiu ne subakviĝu, kaj ne atentis ke tiu punkto estis sur la "sveda parto" de la insulo. En 1985, la kurso de la limo sur la insulo estis ŝanĝita, tiel ke ĝi nun zigzage dividas la okcidentan parton en Svedio de la orienta parto en Finnlando (vidu la skeleblan mapon en la informkesto) - la lumturo pro la malrekta limo nun tute formale apartenas al Finnlando.



