Mégrit
Mégrit | ||
komunumo | ||
|
||
Regno | ![]() | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Côtes-d'Armor | |
Arondismento | Dinan | |
Kantono | Broons | |
Komunumaro | Komunumaro de la Lando de Du Guesclin | |
Situo | Mégrit | |
- alteco | 90 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 22′ 32″ N 02° 14′ 50″ U / 48.37556 °N, 2.24722 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 130 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 29 m s. m. | |
Areo | 20,63 km² (2 063 ha) | |
Loĝantaro | 747 (20102017) | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Jean Fauvel | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 22100 | |
INSEE | 22003 | |
Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.megrit.fr | ||
Mégrit [megʁi] estas franca komunumo, en kantono de Broons, en arondismento de Dinan, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Mégrit situas inter du rapidaj vojoj : la naciaj vojoj RN 12 kaj RN 176. Ĝi staras je 20 minutoj de Dinan, je 30 minutoj de Saint-Malo, je 40 minutoj de Saint-Brieuc kaj je 50 minutoj de Rennes.
Historio[redakti | redakti fonton]
Estas pluraj hipotezoj pri la origino de la nomo "Mégrit" sed la plej verŝajna estas la bretonlingva, kiu signifas « Tero de ruinoj ». La erikejoj kaj la rokoj kiel granito tie estas multaj. Dum promenado sur la aŭtovojoj kaj padoj, eblas malkovri nobeldomojn kaj riĉan heredaĵon. Nuntempe, la grundo ŝanĝiĝis ĉar agrikulturo tie estas preskaŭ ĉie.
Historia evoluo de la nomo de la komunumo :
- Méguerit en 1108
- Mégrit en 1235
- Mesgrit en la 15-a jc
Heraldiko[redakti | redakti fonton]

![]() |
Blazono | france D'argent à l'épervier essorant de sable armé, becqué, longé et grilleté d'or. esperante Arĝenta kun ekfluga nizo ore armita, bekarmita, piedrimena kaj sonorilkoluma |
---|---|---|
Detaloj | La oficiala situacio de la blazono restas determinota. |
Administrado[redakti | redakti fonton]
Listo de la sinsekvaj urbestroj | ||||
Periodo | Nomo | Partio | Funkcio | |
---|---|---|---|---|
junie 1995 | Patrick Boloré | Diversa maldekstro (DVG) |
| |
La tabelo estas ankoraŭ plenigenda. |
Demografio[redakti | redakti fonton]
Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]
- Preĝejo Saint-Pierre kaj Saint-Paul (14-a jc), restaŭrita en 1784 kaj 1823
- Ostejo en la tombejo (17-a jc)
- Ĉefkruco de Saint-Maudez (15-a jc - 1781)
- Kruco de Leumé de la vojo de Jugon (15-a jc), de Queslain (Mezepoko), Verte (Mezepoko), de La Ville-es-Rays kaj tiu situanta apud la preĝejo
- Nobeldomo de Kergu (18-a jc), de Clos (17-a jc), de Bonan aŭ Bonnan (17-a jc), de Placis aŭ Plassis (17-a jc), de Pingy, de Francoeur, de Val-Martel (16-a jc)
- Pastrejo (18-a - 19-a jc)
- Domo de notario (17-a jc)
- Domo de vilaĝo Francoeur (1775)
- Tri muelejoj el kiuj la ventmuelejo de Locria kaj la akvomuelejoj de La Burie kaj de Val-Martel
Notindaj estas ankaŭ :
- Monteto de Kerlaron aŭ Quélaron
- Tombo de abato de Rabec (18-a jc)
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
![]() | |||
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|