Ménagier de Paris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miniaturo de la manuskripto de la 15a jarcento.

La Ménagier de Paris estas manuskripta libro de hejma kaj kuirarta ekonomio verkita en la 14a jarcento. Ĝi estis atribuita al burĝo de Parizo kaj estis verkita intence por lia juna edzino por konigi al ŝi manieron elteni ilian hejmon kaj por bone regi la kuirarton. Ĝi enhavas instruojn pri socia kaj seksa konduto, receptojn kaj konsilojn por la ĉasado kaj la ĝardenado. Ties intereso estas kaj pli historia kaj lingva ol kuirarta. Tiu lasta aspekto tamen estis plej ofte valorigita en la 20a kaj 21a jarcentoj; oni konsideras ĝin kiel la plej grava kuirarta franca traktaĵo de la Mezepoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le Ménagier de Paris. Traité de morale et d'économie domestique, composé en 1393 par un bourgeois parisien. Préface de Pierre Gaxotte. Paris, Chavane, 1961 ; 2 volumes.
  • Le Mesnagier de Paris, eldonita de G.E. Brereton kaj J.M. Ferrier, Paris, Le Livre de Poche, 1994, kol. "Lettres gothiques".
  • Patrick Rambourg, Histoire de la cuisine et de la gastronomie françaises, Paris, Editions Perrin (kol. tempus n°359), 2010 (ISBN 978-2-262-03318-7)
  • Kompleta teksto ĉe Gallica