Prosper Mérimée
(Alidirektita el Mérimée)
Prosper Mérimée | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Prosper Mérimée | |||||
Naskiĝo | 28-an de septembro 1803 en Parizo | ||||
Morto | 23-an de septembro 1870 (66-jaraĝa) en Cannes | ||||
Tombo | Cannes (Grand Jas) Cemetery vd | ||||
Lingvoj | franca • rusa • hispana • cigana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Léonor Mérimée vd | ||||
Patrino | Anne Louise Moreau vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Amkunulo | George Sand vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | L' Auteur du Théâtre de Clara Gazul • Clara Gazul • Joseph Lestrange • Hyacinthe Maglanovich vd | ||||
Okupo | antropologo • arkeologo • historiisto • tradukisto • politikisto • verkisto • romanisto • pentristo • dramaturgo • Inspector general of the Historical Monuments • prozisto vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • dramo • antropologio • arkeologio • historio • traduko • politika agado • pentrado • prozo • politiko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Vénus d'Ille ❦ Carmen (Mérimée) ❦ Homme en Grande Bottes ❦ Mateo Falcone vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Prosper MÉRIMÉE (naskiĝis la 28-an de septembro 1803 en Parizo, mortis la 23-an de septembro 1870 en Cannes) estis franca verkisto, krome arkeologo, historiisto kaj tradukisto.
En la jaro 1825 li (sub la pseŭdonimo Clara Gazul) publikigis sian unuan dramaron, unu jaron poste aperis kolekto de poemoj. Sekvis historiaj romanoj laŭ la ekzemplo de Walter Scott.
Per siaj noveloj - el kiuj aparte menciindas Carmen, kiu fariĝis la modelo por la samnoma opero de Georges Bizet) - li finfine trovis sian propran stilon, kiu troviĝis inter romantismo kaj realismo.
Li verkis ankaŭ literaturkritikojn, vojaĝraportojn kaj historiajn traktatojn, krome li tradukis i.a. verkojn de Nikolaj Gogol kaj Ivan Turgenev.
Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]
- Théâtre de Clara Gazul (dramaro, 1825)
- La Guzla (poemoj, 1826)
- La Jacquerie (historia dramo, 1828)
- La Chronique du règne de Charles IX (historia romano, 1829)
- "Mateo Falcone" (novelo, 1829)
- "Tamango" (novelo, 1829)
- "Colomba" (novelo, 1840)
- Notes d'un voyage en Corse (vojaĝraporto, 1840)
- Essais sur l'histoire romaine (eseoj, 1841)
- Carmen (novelo, 1845)
- "Lokis" (novelo, 1869)
- Lettres à une inconnue (leteroj, eld. 1874)
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

- "Karmen" / El la franca lingvo trad. Sam. Meyer. - Paris: Hachette, 1911. - 56 p. - (Esperanto : Kolekto de la Revuo)
- "Lokis" / Trad. M. Delcourt. – Parizo: UFE, 1983
- Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj / Prosper Mérimée. El la franca trad. Jean Borel. - Berlin: Mosse, Esperanto-Fako, 1926. - 63 p. - (Biblioteko Tutmonda ; 1)
- "Colomba" / El la franca lingvo esperantigis J. Beau. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., [1938]. - VII, 192 p. - (La "Epoko" Libro-Klubo ; 6)