Meropo (Voltaire)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mérope (Voltaire))
Meropo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Ĝenro tragedio
vdr

Mérope (aŭ La Mérope française, La franca Meropo, aŭ plej simple Meropo) estas tragedio en kvin aktoj de Voltaire premierita en la Franca Komedio la 20an de februaro 1743.

Voltaire estis unu el la unuaj kiuj imitis la samtitolan tragedion de Scipione Maffei en sia Mérope. La verkisto estis praktikinta tradukante la verkaron de la itala dramaturgo, kiun li estis koninta en Parizo en 1733. Sed li traktis la temon laŭ tute persona stilo. Per amikema letero al Maffei, Voltaire laŭdis la naivon de sia Meropo, ne sen aldoni ke "Parizo kaj la franca scenejo postulas alian ĝenron de simpleco". Por Voltaire, fakte, la tirano, ne estas amiĝinta de la Reĝino, kaj vidas en la geedziĝo nur rimedon por certigi sian maldecan enpovigon. Same, li forigos la scenon kie Meropo postulas ke oni ligu Egiston kaj ŝi ĵetiĝas sur li, kun hakilo en mano.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Meropo, vidvino de Kresfonto, reĝo de Meseno.
  • Egisto, filo de Meropo.
  • Polifonto, tirano de Meseno.
  • Narbas, maljunulo.
  • Eŭriklo, favorito de Meropo.
  • Erokso, favorito de Polifonto.
  • Ismenio, konfidenculo de Meropo.

La sceno estas en Meseno, en la palaco de Meropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]