Mírzá Muhammad-Qulí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mírzá Muḥammad-Qulí ĉ 1865

Mírzá Muḥammad-Qulíy-i-Núrí (ĉ. 1837-1910) estis la fidela patroflanka duonfrato de Bahá'u'lláh, Profeto-Fondinto de la Bahaa Kredo. Kune kun Mírzá Músá Áqáy-i-Kalím, la plena frato de Bahá'u'lláh, li estis la sola filo de Mírzá Buzurg, kiu fariĝis bahaano. La aliaj parencoj de Bahá'u'lláh (krom Lia bofratino Maryam kaj onklo, Mírzá Zaynu'l-Ábidín) sekvis Mírzá Yaḥyá Ṣubḥ-i-Azal (ekz. 'Izziyih Khánum, Sulṭán Khánum) aŭ restis ŝijaismaj islamanoj (ekz. Mírzá Taqí, Ḥájí Mírzá Riḍá-Qulí, Nisá' Khánum, Ḥusníyyih Khánum)

Mírzá Muḥammad-Qulí estis la filo de Mírzá Buzurg kaj de lia konkubino Turkamáníyyih edzinigita en 1806. Lia patro estis nobelo de la persa kortego kaj rekta praido de Yazdigird III, la lasta zaratuŝtrana ŝaho de la Persa imperio, kaj lasta ŝaho de la Sasanida dinastio. Tamen, la familio perdis siajn riĉaĵojn en la jaroj post la babaniĝo de Bahá'u'lláh en 1844. Mírzá Buzurg mortis kiam Mírzá Muḥammad-Qulí estis ankoraŭ juna kaj pro tio Bahá'u'lláh prizorgis kaj edukis lin. Cetere, Bahá'u'lláh ankaŭ vartis Mírzá Yaḥyá kiam li estis juna.

Ekziloj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1852, la duonfrato de Mírzá Muḥammad-Qulí, Mírzá Ḥusayn-`Alí-i-Núrí, pli bone konata kiel Bahá'u'lláh, estis enprizonigita en la Síyáh-Chál (perse: la "Nigra Truo") de Teherano (Ṭihrán). Lia bofrato, la sekretario de la rusa legacio, petis la ŝahon liberigi Lin kaj post longaj strebadoj la ŝaho dekretis, ke Bahá'u'lláh kaj Sia familio estu ekzilitaj en Irakon.

Kune kun Bahá'u'lláh kaj Mírzá Músá, Mírzá Muḥammad-Qulí estis ekzilita en Irakon je la 12-a de januaro 1853. Ili atingis Bagdadon je la 8-a de aprilo 1853, post longa marŝo tra la fridaj montoj de norda Irano dum tre malvarma vintro.

Ili poste ekzile vojaĝis al Turkio (1863) kaj Palestino (nuna Israelo, 1868), kie Mírzá Muḥammad-Qulí suferis enkarcerigon en la Citadelo de Akko ('Akká) kune kun sia Frato dum du jaroj kaj poste en domenprizonado. Kiam Bahá'u'lláh loĝis en la Domego de Bahjí, Li ofte vizitis siajn fratojn Mírzá Muḥammad-Qulí kaj Mírzá Músá. Post lia liberiĝo de Akko, Muḥammad-Qulí kaj sia familio translokiĝis proksimen al la Maro de Galileo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Mírzá Muḥammad-Qulí verŝajne havis du edzinojn. La infanoj de lia unua edzino, Khánum Ján, estas:

1. `Abdu'r-Ra'úf Bahá'í, kiu havis tri infanojn: Laṭífih Bahá'í, `Alí Bahá'í, kaj Farídih Bahá'í.
2. Dhikru'lláh Bahá'í, kiu havis kvin infanojn: Ḥusníyyih Bahá'í, Ḥasan Bahá'í, Faríd Bahá'í, Majíd Bahá'í, kaj Labíb Bahá'í.
3. Ishraqíyyih Bahá'í.
4. Munír Bahá'í, kiu havis kvar infanojn: Huvíyyih Bahá'í (kiu havis filon, Rúhí), Húríyyih Bahá'í (kiu havis filon, Bahá'u'd-Dín), Muḥammad Bahá'í (kiu edziniĝis al sia kuzino, Ḥusníyyih Bahá'í) kaj Suhayl Bahá'í.

La infanoj de la dua edzino, Nash'ih Khánum, estas:

1. Vaḥíd Bahá'í
2. Kámil Bahá'í
3. Qudsíyyih Bahá'í, kiu havis kvar infanojn: Fawzí, Bihjat-Angíz, Shahd-Angíz kaj Ḥusayn.

`Abdu'l-Bahá `Abbás, la nevo de Mírzá Muḥammad-Qulí kaj posteulo de Bahá'u'lláh, donis al la idoj de Mírzá Muḥammad-Qulí la rajton uzi la familian nomon Bahá'í. En Esperanto, Bahá'í tradukiĝas 'bahaano', sed kiel familia nomo, ĝi devas resti senŝanĝita. Bahá estas araba vorto kiu signifas splendoro, gloro aŭ lumo kaj la persa sufikso "í" indikas ke io apartenas al tio. "Bahá'í" (bahaano) estas sekvanto de Bahá (Bahá'u'lláh), kiu pli antaŭe estis nomita Jináb-i-Bahá' aŭ simple, Bahá).

En 1952, la nepoj de Mírzá Muḥammad-Qulí donacis sian heredaĵon en Galileo interŝanĝe por pli da lando ĉirkaŭ la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh kiel donaco al la Kredo, kaj translokiĝis al diversaj landoj kiel bahaaj pioniroj.

Je la 18-a de oktobro 1986, la Universala Domo de Justeco reenterigis la postrestaĵojn de Mírzá Muḥammad-Qulí kaj dekunu el sia familio al nova tombejo, kaj skribis ke "tiu ĉi historia evento... havas apartan signifon en la kroniko de la Afero de Bahá'u'lláh." (Messages 1963 to 1986, p. 698)

La membroj de la Familio Bahá'í plejparte ankoraŭ estas bahaanoj loĝas en Usono, Kanado, kaj arabaj landoj.

Rango kaj titoloj[redakti | redakti fonton]

'Abdu'l-Bahá laŭdis Mírzá Muḥammad-Qulí kiel Lia "glora onklo" kaj "amema komfortanto".

En Sia Testamento, la Kitábu-`Ahdí (كتاب عهدي) (Libro de Mia Interligo), Bahá'u'lláh skribis: "Vi estas plue ordonitaj respekti la membrojn de la Sankta Familio, la Afnán kaj la parencaron." (Epistoloj de Bahá'u'lláh, p. 222-223) La Afnán (أَفْنَان) (kiu signifas "branĉetoj") estas parencoj de Báb. La Sankta Familio estas idoj de Bahá'u'lláh, konate kiel Aghsán (أَغْصَان) (kiu signifas "branĉoj"). La Aghsán plejparte fariĝis interlig-rompantoj, kaj Shoghi Effendi estis la lasta Aghsáno. La "parencoj" aŭ muntasibín (مُنْتَسِبِين) estas kelkfoje menciitaj, sed la terminon ne eksplikis Bahá'u'lláh.

Ĝi estas aparta kategorio, kaj verŝajne signifas la fidelaj fratoj de Bahá'u'lláh kaj siaj idoj. La idoj de Mírzá Músá ĉiuj fariĝis "interlig-rompantoj", do la familianoj Bahá'í estas la solaj restantoj de tiu ĉi kategorio. `Abdu'l-Bahá ankaŭ mencias la "parencaron" en Sia "Volo kaj Testamento".

Krom tio, ili ne havas apartan rolon aŭ rangon en la Bahaa Kredo kaj estas konsiderataj normalaj bahaanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».