Místek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 41′ 08″ N 18° 21′ 02″ O / 49.68556 °N, 18.35056 °O / 49.68556; 18.35056 (mapo)
Místek
germane: Friedberg, germane: Mistek, germane: Freiberg (dum Protektorato)
urba parto
Místek, Náměstí Svobody, sever.jpg
Placo de Libereco, en fono preĝejo de sankta Jakobo
Místek CoA CZ.png
Blazono
Oficiala nomo: Místek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 1800 (2011)
Situo Místek
 - koordinatoj 49° 41′ 08″ N 18° 21′ 02″ O / 49.68556 °N, 18.35056 °O / 49.68556; 18.35056 (mapo)
Katastro 12,14 km² (1 214 ha) Místek
Loĝantaro 22 525 (2011)
Denseco 1 855,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Místek
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Místek (germane FriedbergMistek, en periodo de Protektorato Freiberg) estas historia moravia urbo. Hodiaŭ ĝi estas konsisto de statuta urbo Frýdek-Místek. La domaron fondis episkopo el Olomouc Bruno el Schauenburg kaj unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1267. En la jaro 1288 la feŭdo el Místek estis donita en feŭdon al dinastio de Stangidoj, fine de la 14-a jarcento ĝi poste falis al familio de Kravařidoj. En la jaroj 1402–1581 Místek apartenis en senjorujon Frýdek-Místek, kiu apartenis al teŝina princo kaj ekde la jaro 1573 al Jiří z Lohova. Sed la olomouca episkopo Stanislav Pavlovský fine akiris la mistekan feŭdon reen, do ĝis la jaro 1850 regiono de Místek kreis konsiston de hukvalda senjorujo.

En la jaro 1850 Místek fariĝis centro de la samnomata juĝeja distrikto. La 1-an de januaro 1943 Místek kuniĝis kun Frýdek kaj pluaj municipoj en urbon Frýdek-Místek. La placo farixgis urba memorinda zono, eĉ kiam ties ĉirkaŭaĵo estis grave rompita pro novepoka loĝdomara konstruado.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj de Frýdek laŭ popolnombrado
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
3 951 4 323 4 922 5 804 8 709[n. 1] 8 488 9 947 8 901 10 766 23 371 30 334 26 405 24 343 22 525

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inkluzive de nove alligita municipo Koloredov kun ĉirkaŭ 1 800 loĝantoj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]