Mór Korach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Korach
Persona informo
Naskonomo Korach Mór Lipót
Naskiĝo 8-an de februaro 1888 (1888-02-08)
en Miskolc
Morto 27-an de novembro 1975 (1975-11-27) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)oj Aladár Komját • Júlia Kenyeres
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • esperantisto • universitata instruisto
vdr

Mór Korach [koraĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korach Mór, itale Maurizio Korach estis hungara-itala kemiisto, membro de Hungara Scienca Akademio, esperantisto. Lia frato estis Aladár Komját.

Mór Korach naskiĝis la 8-an de februaro 1888 en Miskolc, li mortis la 27-an de novembro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Korach devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Teknikuniversitato József, sed iomete ankaŭ en italaj universitatoj. En 1911 li soldatiĝis, poste - kiel pacemulo - li migris al Italio, kie li instruis en diversaj universitatoj (ankaŭ en ceramika mezlernejo). Li okupiĝis pri ceramikoj kaj porcelanoj. En 1938 li iris al Nederlando kaj Britio, post 2 jaroj li reiris al Italio. Li aliĝis al kontraŭfaŝismaj rondoj, tial li estis kondamnita je malliberejo. Post la 2-a mondmilito li aliĝis al la italaj komunistoj kaj denove li instruis en universitato. En 1952 la hungara ŝtato revokis lin. En Hungario li instruis en universitato aŭ estris diversajn institutojn. Li ricevis premion Kossuth en 1958.

Li frue okupiĝis pri Esperanto, poemado, foje li tradukis, eĉ pentradis. Lia itala pseŭdonimo estis Marcello Cora.

Verkaro faka (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elementi di tecnologia ceramica I–III. 1928
  • On methodological problems of technology. 1958
  • Általános kémiai technológia. - hungara kemia lernolibro 1964

Verkaro literatura (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Il figluol prodigo. 1933
  • Emberarc. (Homovizaĝo) 1982

Fontoj[redakti | redakti fonton]