Mór Levente Mezei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

MEZEI Mór Levente (naskita la 21-an de decembro 1914 en Zetelaka; mortinta la 11-an de februaro 1993 en Făgăraş) estis rumanuja hungara franciskano, eklezia verkisto kaj vortarverkisto.

La gimnazion li finis en Odorheiu Secuiesc. La 29-an de aŭgusto 1931 li enpaŝis la ordenon. Li studis filozofion en Ĉikŝomjo kaj teologion inter 1934-39 en Hunedoara. La 26-an de junio 1938 oni ordinis lin. Ekde 1939 li estis kapelano en Kluĵo. Ekde 1942 li instruis lingvistikon kaj matematikon en Universitato Ferenc József. En 1944 li estis religioratoro, konfesprenanto. Ekde 1946 li estis instruisto en Odorheiu Secuiesc de Collegium Seraphicum. La 20-an de aŭgusto 1951 oni fortrenis lin al Radna. Ekde majo 1952 li estis en Esztelnek devigloĝejano. En 1957 en proceso de Szoboszlay oni kondamnis lin por 20-jara malliberejo. En 1964 li estis amnestiita. Li laboris en Homoródremete, Homoródkarácsonyfalva, Ojtoz, Medgyes, Fogaras. Liaj verkoj aperis en gazetoj Katolikus Világ, Ferences Nemzedék kaj Csíksomlyói Virágok (1933-43). Lia kaŝnomo estis Móka.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Orosz-magyar társalgó. Kolozsvár, 1945.

Fonto[redakti | redakti fonton]