Saltu al enhavo

Mór Perczel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Perczel
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1811 (1811-11-14)
en Tolna
Morto 23-an de majo 1899 (1899-05-23) (87-jaraĝa)
en Bonyhád
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Miklós Perczel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj József Sárközy (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mór Perczel [percel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perczel Mór estis hungara oficiro, militestro. Mór Perczel [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1811 en Bonyhád. Li mortis la 23-an de majo 1899 en Bonyhád.

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Busto pri Mór Perczel

Mór Perczel en 1827 aliĝis kaj lernis en armeo de Habsburgoj. En 1830 li komencis aranĝi komunan rifuĝon al la poloj, tial li estis forigita el la armeo. Li hejmenvenis kaj politikadis en la departemento. En 1843 li estis elektita parlamenta deputito. Li dekomence partoprenis en Hungara revolucio de 1848. En septembro li varbis taĉmenton, poste li aliĝis al la hungara armeo kaj li venkis en Pákozd kaj Ozora, baldaŭe li malvenkis en Mór. En 1849 li komence venkis en la suda landparto, sed poste falon de la liberecbatalo li ne povis halti. Li rifuĝis al Turka imperio, poste al Britio, dume li estis kondamnita je morto en Hungario. Pro la politika ŝanĝo li rajtis hejmenveni en 1867. Komence li partoprenis en la parlamenta laboro, baldaŭe li retiriĝis.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]