Mór Than
Mór Than | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1828 en Beĉej |
Morto | 11-an de marto 1899 (70-jara) en Triesto |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Familio | |
Frat(in)o | Károly Than |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Mór THAN [mOr tan], hungare Than Mór estis elstara hungara pentristo.

Batalo en Tápióbicske
Li naskiĝis en la 19-an de junio 1828 en tiama Óbecse (nun Beĉej, Serbio). Li mortis en la 11-an de marto 1899 en Trieste, tiam apartenanta al Habsburga Imperio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Li frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li lernis juron kaj ankaŭ pentradon de Miklós Barabás en Pest (urbo). En 1848-1849 li partoprenis la hungaran liberecbatalon, kiel milita pentristo. Baldaŭe li studadis pentradon en Vieno kaj en Parizo. Ekde 1864 li pentradis kun Károly Lotz. Inter 1885-1890 li vivis en Italio.
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- la hungara pusto printempe 1853
- batalo en Mohács, 1855
- parlamento en Ónod, 1864
- Matiaso la 1-a inter sciencistoj
- aliaj historiaj kaj ekleziaj bildoj
- freskoj en Hungara Nacia Muzeo, Budapeŝta Ŝtata Operejo
- portreto pri Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio)
- Ferenc Deák, 1870
- memportreto
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio
Batalo en Vác
Batalo en Tápióbicske
Batalo en Komárom
Sieĝo de Buda