Móric Gábor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Móric Gábor
Personaj informoj
Naskonomo Gábor Móric
Naskiĝo 20-an de marto 1889 (1889-03-20)
Morto 12-an de septembro 1986 (1986-09-12) (97-jara)
en Budapeŝto
Profesio ilustristo
v  d  r
Information icon.svg

Móric Gábor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gábor Móric estis hungara pentristo, ilustristo, altlerneja instruisto.

Móric Gábor [1] naskiĝis la 20-an de marto 1889 en Kisújszállás, li mortis la 12-an de septembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Gábor devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo en la lernojaroj 1906 kaj 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj Ede Balló. Li plulernis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, lia ĉefinstruisto estis Fernand Cormon. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, Germanio, Aŭstrio, poste li estis portretisto en Usono kaj Nederlando. En 1913 li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto. Jam en 1911 liaj karikaturoj estis videblaj en hungaraj gazetoj. Inter 1945-1948 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li pentradis precipe pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, portretojn, malofte li kreis vitralojn kaj medalojn.

Lia portreto ricevis premion en 1922, li mem en 1979 kaj 1981. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Arthalo Budapeŝto (1906, 1950, 1955, 1975, 1979, 1984)
  • Budapeŝto (1926, 1934, 1944, 1948, 1952, 1957, 1965)
  • Sopron (1983)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.