Mörbisch am See

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mörbisch am See
centra strato kun la loka kirko
centra strato kun la loka kirko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7072 [+]
Retpaĝaro www.moerbisch.com [+]
Demografio
Loĝantaro 2 272  (2016) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 45′ N, 16° 40′ O47.75333333333316.6675Koordinatoj: 47° 45′ N, 16° 40′ O [+]
Alto 122 m [+]
Areo 28,5 km² (2 850 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Mörbisch am See
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mörbisch am See [+]
v  d  r
Information icon.svg

Mörbisch am See, hungare Fertőmeggyes, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt. Komence de la jaro 2016 en la komunumo vivis 2 272 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mörbisch am See situas sur ebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ sudokcidenta bordo de Fertő, laŭ traira flankovojo. Eisenstadt troviĝas 20, Vieno 70 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1254 en formo Megyes (medjes). La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Sopron, la servutuloj faris ribelojn en 1598 kaj en 1713. La turkoj en 1529 kaj en 1683 detruis la vilaĝon. En 1910 en Fertőmeggyes loĝis 1834 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Fertőmeggyes apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio. Sekve la vilaĝo iĝis limotrapasejo ĝis 2008, ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la limoj estas senĝene trapaseblaj. Post la 2-a mondmilito ĝis 1989 en la hungara flanko Fera kurteno fnkciis. Nuntempe la vilaĝo prosperas de vinkulturo kaj de la lago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco, en 1962 renoviĝis
  • luterana preĝejo de 1792, en 1967 renoviĝis
  • granda surĉiela teatrejo rekte ĉe la lago

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]