Møllergata 19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Møllergata 19

Møllergata 19 estas fama adreso en Oslo (Norvegio), kie malnovtempe situis la ĉefa policejo kaj malliberejo de la ĉefurbo. Ĝi precipe famiĝis dum kaj post la nazia okupacio de Norvegio de la Dua mondmilito, kiam ĝi fariĝis la sidejo de la loka nazia sekureca polico. Ankaŭ tie estis unue enkarcerigita la norvega nazia kunlaboranto Vidkun Quisling post ties aresto.