Mālpils
Mālpils (Lemburgs) |
||
latve: Mālpils | ||
municipo | ||
Biena palaco de Mālpils
|
||
|
||
Oficiala nomo: Mālpils | ||
Ŝtato | ![]() |
|
---|---|---|
Distrikto | Rigo | |
Situo | Mālpils | |
Loĝantaro | 1 921 (2015) | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | ||
![]() |
||
Mālpils estas municipo en Latvio.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kiam germanoj venis Latvion, ili ĉie konstruis preĝejojn. Ankaŭ en nuna Mālpils ili konstruis preĝejon, sed faris ĝin el argilo. Kion ili dum tago faris, tio dum nokto ruiniĝis. Tiam la germana sinjoro sonĝis, ke devas enmasonigi vivan virgulinon en la muron apud altaro kaj la muroj de la preĝejo ne ruiniĝos plu. La sekvintan matenon venis Māra - filino de iu laboristo, ši portis la matenmanĝon al sia patro. La germanoj drinkigis per vino la junulinon kaj la laboristoj devis ŝin enmasonigi en la muron viva. Ekde tiu tempo la laboro sukcesis kaj dum nokto ne ruiniĝis dum la tago farita. De tiu argila (latve: māla) preĝejo la loko ricevis la nomon Mālpils. Kelkaj homoj nomas la lokon laŭ la nomo de enmasonigita knabino – Mārpils.
Blazono[redakti | redakti fonton]
La blazono de Mālpils prezentas etnografian motivon el la zono de Mālpils regiono. La motivon konsistigas signoj de prabaltoj – simetriaj oblikvaj krucoj. La kruco simbolas lumon, ankaǔ spiritan lumon, kaj fajron. Tio estas simbolo de gardisto (defendanto), beno, kaj portanto de feliĉo. Oblikva ora kruco kunigita kun rekta (orta) kruco simbolas la movon de la Suno dum la tuta jaro, do, la fluon de tempo – eternecon. La ruĝkolora fono de la blazono simbolas argilon.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Mālpils okazis la Esperanto-aranĝo BET-47 en julio 2011.