Měděnec (germaneKupferberg) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 150 loĝantoj (2025). La municipo situas en Ercmontaro en supermara alteco 845 metroj. Ĝi estis fondita en la unua kvarono de la deksesa jarcento kaj en la jaro 1588 ĝi estis avancita al minejurbo. La loĝantoj vivtenis sin per ministado, sed signifan rolon ludis ankaŭ agrikulturo kaj ekde la 19-a jarcento, kiam estis fermitaj lastaj historiaj minejoj, ankaŭ per produktado de puntoj kaj alia teks-varo. En la dua duono de la dudeka jarcento estis Minejo Měděnec lasta loko en Ĉeĥoslovakio, kie oni minis ferercon.