M'hamed Issiakhem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M'hamed Issiakhem
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1928 (1928-06-17)
en Aghrib,  Alĝerio
Morto 1-an de decembro 1985 (1985-12-01) (57-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj kabilaaraba
Ŝtataneco Alĝerio
Alma mater Graduate School of Fine Arts of Algiers • Nacia Altlernejo de Belartoj
Subskribo M'hamed Issiakhem
Okupo
Okupo pentristo • instruisto
TTT
Retejo http://membres.multimania.fr/issiakhem
vdr

M'hamed Issiakhem [isjaĤEM] (1928–1985) (en Kabila: Muḥand Isyaxem, 1928 Tizi Uzu, Alĝerio - 1985 Alĝero, Alĝerio) estas unu el la fondintoj de la moderna alĝeria pentrarto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

M'hamed Issiakhem en 1931 translokiĝis kun sia familio al Relizane kie li vivis plej el sia infanaĝo. En 1943 li estis manipulante grenadon ŝtelitan el franca militkampadejo, kiam tiu eksplodis. Du fratinoj kaj unu nevo mortiĝis. Hospitaligita dum du jaroj,li perdis sian maldekstran brakon. Inter 1947 kaj 1951 li studis en Alĝero kaj inter 1953 kaj 1958 en Parizo. Issiakhem en 1958 li iris el Francio al Okcidenta Germanio, kaj poste al Orienta Germanio kie li setlis ĝis la Alĝeria sendependeco.

El 1965 al 1982 li ricevis multajn mendojn en Alĝerio, inter kiuj li kreis modelojn de la alĝeriaj monbiletoj same kiel de multaj alĝeriaj poŝtmarkoj. Li veturis al Vjetnamio en 1972.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]