MAN SE (konzerno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MAN
MAN
fabrikisto de komercaj veturiloj • negoco • entrepreno • publika kompanio • truck manufacturer vd
Dum 1758 - 31-a de aŭgusto 2021
Antaŭulo ERF
Sekvanto MAN Truck & Bus
Jura formo Eŭropa Kompanio (SE)
Fondita 1758
Sidejo Munkeno, Germanio
Lando Germanio
Estr(ar)o Georg Pachta-Reyhofen
Dungitoj 47 750 (fine de marto 2010)
Spezosumo 12 miliardoj da Eŭroj (en 2009)
Agokampo konstruado de kamionoj kaj motoroj
kamionobusoDizelmotoro
ISIN-kodo DE0005937007
Posedata de Volkswagen AG vd
filiaj kompanioj MAN Diesel SE • MAN Truck & Bus • MAN Latin America Indústria e Comércio de Veiculos Ltda. • Allgemeine Oel-Handelsgesellschaft m.b.H. • ÖAF vd
Posedataj kompanioj Neoplan • ERF • MAN Turbo AG • MAN Energy Solutions • SEMT Pielstick • MANAŞ vd
TTT www.man.eu
vdr

MAN ("Maschinenfabrik Augsburg-Nürnberg" aŭ en Esperanto "Maŝinfabriko Aŭgsburgo-Nurenbergo) estas germana aŭtomobila firmao specialiĝinta je konstruado de kamionoj kaj motoroj. La jura formo de la entrepreno estas Eŭropa Kompanio (SE laŭ la latina formo Societas Europaea), kaj la sidejo - malgraŭ noma mencio de du aliaj urboj - estas la urbo Munkeno. En marto 2010 la firmao havis 47 750 dungitojn, el ili 27 128 en Germanio kaj 20 622 en aliaj landoj), kaj spezoj de 12 miliardoj da Eŭroj. En 2009 nur 23 procentaĵoj de la produktoj vendatis en Germanio, la restaj 77 procentaĵoj do en aliaj landoj. Krom en Eŭropo, la konzerno pri produktado kaj vendado de kamionoj fortas en Sudameriko, kaj ankaŭ posedas parton de la ĉina kamionprodukta firmao Sinotruk. Krom mem produkti motorojn interalie por ŝipoj kaj industriaj maŝinegoj, la firmao ankaŭ posedas plejparton de la motorprodukta firmao Renk AG.

Historio[redakti | redakti fonton]

La radikoj de la nuna konzerno fontas el la jaro 1758: Tiam fondiĝis la ŝtalproduktejo Sankt Antony en la urbo Oberhausen de la germana Ruhr-Regiono, kiu poste iĝis industria centro. En 1873 la ŝtalproduktejo unuiĝis kun du proksimaj similaj produktejoj je la nova nomo Gutehoffnungshütte. En 1840 en la bavaria urbo Aŭgsburgo fondiĝis maŝinan produktejon, kiu unue nomiĝis laŭ la fondinto Ludwig Sander, poste laŭ la pioniro pri presmaŝinoj Carl August Reichenbach kaj fine havis la nomon " Maschinenfabrik Augsburg". Jaron poste, en 1841, en Nurenbergo fondiĝis la ferproduktejo kaj maŝinfabriko Klett kaj kompanio, kiu en 1898 fuziis kun la aŭgsburga produktejo kaj havis la nomon Maschinenfabrik Augsburg-Nürnberg AG, ekde 1908 mallonge nomata "M.A.N.". Dum en la norda produktejo Gutehoffnungshütte en la Ruhr-Regiono komence plu dominis la produktado de industria fero kaj ŝtalo, en la sendependaj sudaj produktejoj de Aŭgsburgo kaj Nurembergo la fokuso iĝis la produktado de maŝinoj. En 1913 la konzerno M.A.N. jam havis 12 000 dungitojn. La fruaj ekonomikistoj kaj inĝenieroj de la firmao tre malfermis je novaj teknologioj: Tiel ekzemple la firmao konstruis la ŝvebotrajnon de Wuppertal kaj plurajn siaepoke elstarajn ŝtalajn pontojn. La rotacia presmaŝino de la firmao ebligis amasan presadon de libroj, gazetoj kaj aliaj paperaj presaĵoj, per uzo de longegaj ruligitaj paperegoj, tranĉataj nur post la presado. Dum kvar jaroj la inĝeniero Rudolf Diesel ekde la jaro 1893 eksperimentis kun postaj MAN-inĝenieroj en Aŭgsburgo, ĝis kiam funkciis la unua dizela motoro.

En 1921 la Ruhr-Regiona ŝtalproduktejo Gutehoffnungshütte transprenis la tiutempe ekonomie malfortan firmaon M.A.N., kaj ĝis la jaro 1986 la konzerno laŭ mallongigo de la ŝtalproduktejo nomiĝis "GHH". Per grandpartaj aŭ kompletaj aĉetoj de pliaj firmaoj - ekzemple la ŝipproduktejo Deutsche Werft en 1918, la firmao Ferrostaal en 1921, la dentoradan fabrikejon Renk AG en 1923 kaj la firmao Deggendorfer Werft und Eisenbau en 1924, la konzerno forte ekspansiis. Tamen la ekonomia situacio de la konzerno GHH pro la tutmonda ekonomia krizo de 1929 draste malboniĝis ekzemple la nombro de dungitoj malaltiĝis de 14 000 en vintro 1929/1930 al nur 7 400 en vintro 1930/1931. Post la ekrego de la nazioj en Germanio en 1933, la porarmea produktado iĝis signifa produktofokuso. La konzerno konstruis dizelajn motorojn por submarŝipoj, tankojn kaj ĉiuspecajn pafilojn. Dum la Dua Mondmilito, aparte la MAN-produktejo en Nurenbergo estis fokusa celo de aliancaj bombadoj.

Post la milito la aliancanaj armeaj institucioj en Germanio postulis disigon de la produkteroj minado, produktado de fero kaj ŝtalo, kaj pluprilaboro de la metalo je motoroj, maŝinoj kaj veturiloj. La konzerno tial koncentriĝis pri la produktado de motoroj, veturiloj, pres- kaj aliaj maŝinoj - la minejojn ĝi fordonis. Tiun evoluon subtenis strategiaj entreprenaj aĉetoj kaj forvendoj. Inter la plej gravaj tiaj transakcioj estis kunlaborigo kun la ĉina aŭtomobila firmao Jinhua [prononco Ĝinhua] en 1953, la transpreno de la kamiona kaj aŭtobusa produktado de la firmao Büssing en 1971, la forvendo de la konzernaj akcioj de la ŝipkonstrua entrepreno Deutsche Werft en 1966/1967 kaj la transpreno de la presmaŝinoprodukta firmao Faber&Schleicher kaj sekva fuzio al la presmaŝinoprodukta firmao MAN Roland Druckmaschinen en 1979. En 1982/1983 la konzerno GHH eniris severan entreprenan krizon, kiam sekve de forta multekostiĝo de nafto la vendoj de kamionoj signife malkreskis. Unua plano pri struktura reformo de la konzerno vekis ardajn protestojn de la ĉefaj akcioposedantoj, sed en 1986 realiĝis nova konzerna strukturo, kiu inkluzivis la translokigon de la konzerna centralo de Oberhausen al Munkeno kaj la uzon de nova konzerna nomo MAN.

En 2006 la same germania konzerno Volkswagen AG altigis sian akciaron en la konzerno MAN de komence 15 procentaĵoj al preskaŭ 30 procentaĵoj. En decembro 2008 la konzerno MAN transprenis la brazilan subfirmaon de Volkswagen pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj nomis ĝin "MAN Latinameriko". Per tiu subfirmao la konzerno MAN nun havas 30 procentaĵojn de la brazila merkato pri kamionoj kaj aŭtobusoj kaj dominas ĝin. Ekde majo 2009 la konzerno havas sian nunan juran formon de Eŭropa Kompanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]