MAZ-103

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MAZ-103
Produktanto la Minska Aŭtomobila Uzino
Produktkvanto pli ol 7440

MAZ-103.([1]): 64
MAZ-103S[2]: 15
MAZ-103.000: 69
MAZ-103.002: 187
MAZ-103.003: 133
MAZ-103.005: 17
MAZ-103.040: 222
MAZ-103.041: 309
MAZ-103.060: 246
MAZ-103.061: 69
MAZ-103.062: 290
MAZ-103.065: 751
MAZ-103.067: 1
MAZ-103.068: 2
MAZ-103.070: 4
MAZ-103.075: 801
MAZ-103.076: 109
MAZ-103.415: 8
MAZ-103.445: 9
MAZ-103.462: 91
MAZ-103.464: 12
MAZ-103.465: 1289
MAZ-103.468: 117
MAZ-103.469: 222
MAZ-103.476: 482
MAZ-103.485: 639
MAZ-103.486: 442
MAZ-103.495: 1
MAZ-103.515: 2
MAZ-103.562: 242
MAZ-103.564: 40
MAZ-103.565: 37
MAZ-103.569: 65
MAZ-103.576: 13
MAZ-103.585: 54
MAZ-103.586: 118
MAZ-103.965: 65
MAZ-103.966: 1
MAZ-103.Н65: 2
MAZ-103.([3]): 15
MAZ-103.С00: 1
MAZ-103.С02: 5
MAZ-103.С03: 17
MAZ-103.С05: 1
MAZ-103.С41: 6
MAZ-103.С61: 3
MAZ-103.С02: 5
MAZ-103.С62: 98
MAZ-103.С65: 24
MAZ-103.С70: 5
MAZ-103.С76: 4

Produktata ekde 1996
Klaso duonmalaltlanka urba / apudurba
Motoro kaj transmisio
Motoro MMZ D-260.5
Renault MIDR 06.02.26Y41
Mercedes-Benz OM 906 LA
DEUTZ BF6M 1013EC
Transmisio la mekanika 6-ŝtupa MAZ-306
la mekanika 5-ŝtupa Praga 5PS 114
la mekanika 5-ŝtupa Renault G406.0
la mekanika 6-ŝtupa ZF S6-85
la aŭtomata 6-ŝtupa ZF 6HP Ecomat
la aŭtomata 3-ŝtupa Voith Diwa 851.3E
la aŭtomata 4-ŝtupa Voith Diwa 854.3E
la 6-ŝtupa aŭtomata ZF 6AP1400B
FastGear FC6A140R
la 6-ŝtupa aŭtomata Allison T375w/Ret
la 6-ŝtupa aŭtomata ZF 6AP1400B
la 6-ŝtupa aŭtomata FastGear FC6A140R
la 6-ŝtupa aŭtomata Allison T375w/Ret
la 6-ŝtupa aŭtomata Allison T310w/Ret
la 6-ŝtupa aŭtomata ZF 6AP1200B
la 6-ŝtupa aŭtomata Allison T310w/Ret
Pasaĝeroj
Sidlokoj 19-28 / 22-26 / 32-39
Sume lokoj 82-98 / 70-103 / 84-101
Pezo kaj povumo
Pezo 18 000 kg (39 683 lb)
Maksimuma rapideco 93-105 km/hore
Averaĝa konsumo 25-28 litroj
Eligo de CO2 Eŭro-3
Eŭro-4
Eŭro-5
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio vagona
Bremso pneŭmataj, dukonturaj, kun apartigo je la konturoj laŭ aksoj
Dimensioj
Longeco 11 985 mm
Larĝeco 2 500 mm
Alteco 3 300 mm
Veturalteco 300 mm
Tipo de fuelo dizelo, metano
Dizelo-kapacito 58,1179 USgal (220 l)
Aksodistanco 11 985 mm
Nombro de pasaĝeraj pordoj 3 (2 en MAZ-103С)
Formulo de pordoj 2-2-2 (2-2 en MAZ-103С)
vdr
Vido de malantaŭe. Minsko, Belorusio.
Redezajnita versio. Kazano, Rusio.
Versio kunmuntita de Samotlor-NN. Niĵnij Novgorod, Rusio.
Moskvo, Rusio.
Versio kunmuntita de Samotlor-NN. Oleŝki, Ukrainio.
Kievo, Ukrainio.
Iași, Rumanio.
Konstanco, Rumanio.
Brașov, Bulgario.
Pitești, Rumanio.
Sibiu, Rumanio.
Beogrado, Serbio.
Niŝo, Rumanio.
Minsko, Belorusio.
MAZ-103.075. Niĵnevartovsko, Rusio.
MAZ-103.469. Tjumeno, Rusio.

MAZ-103 (beloruse МАЗ-103) estas la belorusa duonmalaltlanka urba kaj apudurba buso. Ĝi estas fabrikata de la Minska Aŭtomobila Uzino ekde 1996. La buso estas destinita por urboj kun aktiva pasaĝera fluo. Ĝi iĝis la unua amase fabrikata belorusa buso kaj servas kiel bazo por familio el pluraj modeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En junio 1992 la Minska Aŭtomobila Uzino subskribis licencan kontrakton kun la firmao Neoplan (Germanio). Laŭ ties kondiĉoj ĝi rajtis modifi la konstrukcion, sed ne devis vendi la busojn ekster la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ)[4]. Danke al tio en 1993 aperis MAZ-101, kiu tamen estis ne sufiĉe adaptita al malebenaj vojoj en KSŜ kaj tro kosta por la KSŜ-merkato. Estis fabrikitaj nur kvin tiaj busoj, post kio oni decidis adapti la modelon al lokaj cirkonstancoj. Tiel estis kreita MAZ-103, en kiu interalie aperis nova posta ĉaro. La buso iĝis duonmalaltlanka (aperis ŝtupo ĉe la posta pordo), sed pli malmultekosta, pli eltenebla kaj pli facile riparebla[5].

La buso rapide iĝis tre populara. Oni planis produkti po 500 busoj jare, sed en iuj jaroj estis fabrikataj po ĝis 2 000 busoj. Paŝon post paŝo oni anstaŭigis preskaŭ ĉiujn eŭropajn elementojn per tiuj belorusaj aŭ ĉinaj (krom motoro kaj aŭtomata rapidumskatolo, kiuj ne estas fabrikataj en Belorusio). Oni provis uzi ankaŭ belorusajn motorojn, sed la aĉetantoj estis malkontentaj pri la rezulto. Oni uzis ankaŭ motorojn de JaMZ (Rusio). Dum iu tempo estis uzataj motoroj de Renault (Francio), sed post transiro al Eŭro-2 la franca kompanio postulis aĉeti kun la motoro ankaŭ ĉiujn aparatojn, kio estus tro multekoste. Fine oni interkonsentis pri kunlaboro kun Mercedes (Germanio)[5]. Ekde 2006 la buso estis amase liverata al la busejoj de Belorusio por anstataŭigi la kadukiĝintajn LAZ kaj Ikarus[6].

Ekde 2008 estas produktata redezajnita versio kun ŝanĝitaj eksteriero kaj interiero.

Ekde 2017 estas fabrikata versio kun motoro surbaze de metano (MAZ-103.965).

La buso estas ekspluatata en dekoj da urboj de Belorusio, Rusio, Ukrainio, Kazaĥio, Rumanio, Serbio, Hungario, Pollando.

Karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Destino Urba
Dimensioj, mm 11985—2500—2838
Aksodistanco, mm 6140
Spurdistanco (fronta / posta), mm 2046-1825
Ekstera turnoradiuso, mm 11300
Alteco de ŝtupo super vojo, mm 335
Alteco de planko ĉe la meza pordo, mm 360
Larĝeco de irejo inter sidlokoj, mm 790
Maksimuma ŝarĝo sur frontan / postan akson, kg 6500 — 11500
Maksimuma maso kun ŝarĝo, kg 18000
Sidlokoj 21, 25, 28
Sume lokoj 110, 100, 90
Maksimuma rapideco, km/hore 72, 75-113, 78
Motoro MMZ D-260.5, Renault MIDR, Mercedes OM 906 LA, Deutz BF6M 1013EC
Ĉevalpovoj 169 (230), 170 (231), 174 (237)
Volumeno de motoro, litroj 7.12, 6.37, 7.146
Rapidumskatolo mekanika aŭ aŭtomata
Suspensio sendependa pneŭmata kun teleskopaj amortiziloj
Posta ĉaro fiksita trabo kun duobla dislokita transmisio
Radoj diskaj, 8.25x22.5
Pneŭoj 11 70R22.5
Aldonaj opcioj Laŭmende povas esti aldonitaj fumigitaj vitroj, plastaj sidiloj, elektronika informtabulo, tegmentaj ventoliloj, kliniĝo de la korpuso, informekrano en la salono

Teknika priskribo[redakti | redakti fonton]

La motoro lokiĝas en la maldekstra parto de la pobo, situas vertikale, klinita je 9 gradoj rilate laŭlongan akson. La motorejo okupas la tutan spacon de la planko ĝis la plafono[7].

Origine oni instaladis la motorojn JaMZ-236 kaj MMZ D-260.5. la motoroj JaMZ-236 estis nesufiĉe povaj, tro bruaj, vibraj, grandaj kaj pezaj, kio malfaciligis ilian lokadon en la motorejo. Estis fabrikitaj nur kelkaj busoj kun JaMZ-236, rekoneblaj per granda motorejo. Krome malfacilis trovi kongruan al JaMZ-236 rapidumskatolon kaj ĝi mem ofte paneis. La motoroj MMZ D-260.5 je 230 ĉevalpovoj estis instalataj ĉe MAZ-103-002 kaj estis uzataj ĉe multaj unuaj modeloj. Tamen denove malfacilis trovi kongruan rapidumskatolon — unue oni uzis MAZ-306, poste transiris al Praga. Ĝis 2003 paralele kun MMZ D-260.5 oni instaladis motorojn Renault MIDR (250 ĉevalpovoj), uzataj ĉe MAZ-103-041. Ili estis pli povaj, havis pli altan tordan momanton kaj paneis malofte. Nun oni instalas motorojn MMZ (laŭmende), Mercedes-Benz (ekde 2004) kaj Deutz (ekde 2005). Rapidumskatoloj estas plejparte Voith kaj ZF. Oni elektis la eŭropajn motorojn ankaŭ pro ilia kongruo al la postuloj de la ekologiaj normoj[6].

La karoserio estas el tuteca metalo, vagona, farita laŭ teknologio de la firmao Neoplan (Germanio). Oni kreas ferĉarpentaĵon el zinkitaj rektangulaj tuboj kaj poste kovras ĝin per ŝtalaj folioj. La radaj arkoj kaj parto de la planko estas kovrataj per folioj de rustimuna ŝtalo. La karoserio estas farbata per plurkomponantaj poliuretanaj farboj, miksataj en propra laboratorio. Koloro kaj kolornuancoj elekteblas laŭmende. Flankaĵoj kaj tegmento estas el tuteca zinkita metalfolio, la fronta parto el vitroplasto. La glacoj estas engluitaj, kio fortikigas la karoserion. Haveblas tri ŝovpordoj. La stirejo estas apartigita, eblas fari enirejon al ĝi el la salono. Kaze de ekveturo la pordoj blokiĝas (la ŝoforo povas malbloki ilin per butono). Estas uzataj du tipoj de itinermontriloj: la elektronika kaj kun ŝanĝeblaj tabuloj. La fronta itinermontrilo situas super la frontoglaco, la flanka — super flankaj glacoj inter la fronta kaj meza pordoj, la meza — super la posta glaco[6].

En la salono staras nedisigeblaj duraj pasaĝeraj sidiloj, kiuj havas du variantojn da muntado: ili estas alŝraŭbataj al rada arko aŭ al ŝtupeto de la motorejo aŭ ili kroĉiĝas ĉe unu flanko al la muro kaj ĉe alia flanko — al la planko. La teniloj estas ŝtalaj tuboj kovritaj per pulvora farbo, kaj junteblas per aluminaj konzoloj. La sidiloj staras laŭ trivica skemo: ĉe la maldekstra flanko staras duobligitaj sidiloj, ĉe la dekstra — la solulaj. Kontraŭ la meza pordo haveblas granda kolektejo. Porda transmisiilo estas pneŭmata, kutime fare de la firmaoj Festo aŭ Camozzi. Ĝi havas klapon por urĝa malfermo, situantan ene de la buso super la pordo, kaj kranon por urĝa malfermo, situantan ekstere, flanke de la pordo. En 2008 ŝanĝiĝis la fronta kaj posta paneloj de la karoserio: malantaŭe aperis blokoj de vertikale situantaj rondaj lumiloj, antaŭe — kreskis vitrita areo de la itinermontrilo, anstataŭ rektangulaj lumĵetiloj aperis horizontale situantaj lumĵetiloj de la kompanio Hella. En 2009-2010 la manteniloj iĝis flavaj, fanerajn tegaĵojn de la flankaĵoj kaj septoj anstataŭis griza plasto[6].

La busoj kun la motoroj Deutz rekoneblas laŭ pli granda dampilo kun ellastubo situanta sur tegmento. Tio okazis ĉar la unuaj busoj kun tiu ĉi motoro estis kreitaj komence de la 2000-aj jaroj por la nordaj regionoj de Rusio kaj nomiĝis Arkto (ruse Арктика). Plej granda sendo okazis al Norilsko. Ellasado de la gasoj sur la tegmento ebligas pli bone dispersi ilin, ĉar alikaze la ellasaj gasoj longe pendas ĉe bushaltejo, venenante homojn. Tiuj busoj interalie havas pli fortan hejtadon, malpli grandajn kaj pli dikajn glacojn, duoblan plankon, pli fortan varmizolaĵon. Ĉiuj sidiloj lokiĝas sur ramploj por ke malvarma aero ne trafu la piedojn dum malfermo de la pordoj. Vazistasoj mankas, ilin anstataŭas en varma sezono tegmentajn ventoliloj[6].

La motoro estas fiksata al la ferĉarpentaĵo de la buso en tri punktoj (unu antaŭa kaj du flankaj) kaj aldone sin apogas sur rapidumskatolon. Eblas reguligi la malantaŭan apogilon por ne tro streĉi motorŝelajn elementojn de la motoro. Haveblas valvo de la motora bremso cele longigi servoperiodon de la ĉefa bremsa sistemo. Dum la motoro funkcias tiu ĉi valvo situas laŭlonge de la ellasaj gasoj kaj kaze de ŝalto de la motora bremso ĝi situas transverse al la gasofluo, kreante kontraŭpremon ĉe ilia ellaso. Samtempe estas malŝaltata alfluo de fuelo per pneŭmocilindro, ligita al haltokrampo de la motoro[6].

La fueldona sistemo estas apartigita kaj konsistas el fuelujo, malalt- kaj altpremaj fuelkondukiloj, filtrilo de kruda purigado, fuelpumpilo, filtrilo de fajna purigado, altprema fuelpumpilo kaj injektiloj. La fuelujo lokiĝas ĉe la dekstra flanko en niĉo kaj kroĉiĝas al la ferĉarpentaĵo per ŝekloj. Poliamidaj malaltpremaj fuelkondukiloj kuŝas en protektaj ŝeloj kaj kroĉiĝas al la ferĉarpentaĵo. Laŭmende aldoneblas elektrovarmigado de la fuelo. Kondukilo de regado de la fuelfluo estas elektronika distanca kaj reguligeblas per pedalo[6].

Aero venas per aersuĉilo, konektita al aerfiltrilo, kaj aerkondukilo, konektanta la aerfiltrilon kaj enlasan kolektujon de la motoro. Haveblas sensilo, alarmanta pri alveno de malpuraĵoj. En la motoro funkcias turbino, enpremanta aeron. La filtrilo estas seka, kun polvujo kaj ŝanĝebla filtrilo[6].

La malvarmiga sistemo estas likva, fermita, kun deviga cirkulado de la malvarmiga likvaĵo, kiu devas esti nefrostigebla. La malvarmiga sistemo estas konektita al la hejtosistemoj de la salono kaj stirejo. La optimuma temperaturo de la malvarmiga likvaĵo ĉe funkcianta motoro estas 80-98 °С. Ĝi estas subtenata per aŭtomataj termostatoj kaj ventolilo, kies produktiveco ŝanĝiĝas depende de temperaturo de la malvarmiga likvaĵo. Radiadiloj de la malvarmiga sistemo kaj de intermeza malvarmigado de la ensuĉata aero situas en la supra parto de la motorejo, tuj super la motoro, ĉe la maldekstra flanko de la buso. La ventolilo havas hidraŭlikan kondukilon. La pumpilo estas dentorada altprema. Ĝi transformas turnan movon de la enira ŝafto je energio de la fluo de laboranta likvaĵo. Malantaŭe, ĉe la maldekstra flanko de la buso lokiĝas aersuĉilo de la malvarmiga sistemo, ĉe la posta flanko situas traventolata elirejo de aero. En la supra parto de la motorejo troviĝas luko, ankaŭ ebliganta ventoli ĝin[6].

Olea radiadilo estas tubo-lamena, funkcias per aera malvarmigo kaj situas antaŭ la akva radiadilo. Uzeblas likvaj varmigiloj, kiuj varmigas la motoron antaŭ starto: 14.8106, 141.8106 (Rĵevo, Rusio), Tur 268.07, Thermo 90S (Webasto). Fuelo venas al ili laŭ specialaj fuelkondukiloj el la ĉefa fuelujo. Laŭmende instaleblas elektra varmigado de fuelo, konsistanta el elektrovarmigilo, fuelsuĉilo, fuelkondukiloj kaj fuelfiltrilo[6].

Kluĉilo Sachs, MFZ aŭ Trnava 420 (Slovakio) estas seka, frikcia, unudiska, kun diafragma eltira risorto. Nun (julio 2020) estas uzata kluĉilo Sachs[6].

La unua rapidumskatolo estis la 6-ŝtupa MAZ-306. Sed ĝi malkongruis al motoroj, do plej ofte oni uzis la 5-ŝtupan Praga 5PS 114. Poste oni transiris al la mekanikaj rapidumskatoloj ZF (Germanio). Ekde 2004 estas instalataj ankaŭ aŭtomataj rapidumskatoloj Voith (Germanio). Kelkdek busoj havas la 6-ŝtupan aŭtomatan rapidumskatolon ZF[6].

La posta tira ĉaro havas apartigitan ĉefan transmision kaj konusan reduktoron, ŝovitan iom for de la transversa akso. Ĝi konsistas el motorŝelo, centra konusa reduktoro, diferenciala blokilo, radaj transmisioj kaj bremsoj. La motorŝelo estas maksimume ŝovita maldekstren por malaltigi la plankon. Ĝis 2004-2005 oni instaladis diferencialan blokilon, ebligantan senprobleme ekveturi laŭ dense premita neĝo aŭ glacio. Ĝi estas (mal)ŝaltata per butono kaj funkcias per elektra pneŭmovalvo[6].

La posta ĉaro estas tirata, pneŭma, sur kvar pneŭmobalonoj kun kvar amortiziloj kaj unu reguligilo de la karoseria situo. Per artikoj ĝi estas konektita kun aro da reakciaj stangoj, kiu konsistas el du malsupraj reakciaj stangoj kaj unu supra V-forma reakcia stango. La stangoj akceptas reakcian kaj tordan momantojn kja transdonas tiran streĉon. En la suspensio haveblas kvar dismunteblaj hidraŭlikaj teleskopaj amortiziloj[6].

La fronta akso estas sendependa. Ĝi konsistas el du leviloj de la suspensio kaj alkroĉitaj al ili rado-aksingaj nodoj. La aliaj finaĵoj de la leviloj estas konektitaj al la ferĉarpentaĵoj. La fronta suspensio estas sendependa, pneŭmata. Ĝi konsistas el du pneŭmobalonoj kun du amortiziloj kaj du reguligiloj de la karoseria situo. Vertikala ŝarĝo de la busa pezo okazas tra la kvar pneŭmobalonoj[6].

La radoj estas diskaj, adaptitaj por senaertubaj pneŭoj 11/70 R 22,5 D-7M. La frontaj radoj estas unuopaj, la postaj — duobligitaj[6].

Haveblas labora, halta, rezerva kaj helpa bremsosistemoj kaj haltobremso. La labora bremsosistemo efikas al ĉiuj radoj kaj havas ABS (laŭmende aldoneblas ASR). La halta kaj rezerva bremsosistemoj efikas al la posta ĉaro. La halta bremsosistemo servas kiel rezerva kaj estas destinitta por bremsi kaze de kompleta aŭ parta paneo de la labora bremsosistemo. La rezerva bremsosistemo estas destinita por bremseti dum longa veturado malsupren[6].

La buso havas eletrosistemon 24 vt, kreitan laŭ unukabla sistemo, kie minuso estas la ferĉarpentaĵo konektita al minuso de la baterioj. Haveblas du sekaj akumuliloj 6ST-190A. Ĉe la busoj kun la motoroj Deutz kaj Mercedes-Benz estas instalataj generatoroj Bosch, ĉe tiuj kun motoro MMZ D260.5 — la generatoroj GЗООО aŭ 8152.3701. La motoroj Renault MIDR 06.02.26 estas akompanataj de la generatoroj A14N196M de la firmao VALEO. Startigiloj varias: 3002.3708 (motoro MMZ D260.5), ST-142D (JaMZ-236), Bosch, JF 24 (Renault MIDR 06.02.26 Y 41), D13HP605 (MIDR 06.20.45 R 41)[6].

Laŭmende povas esti instalita aŭtomata estingilo en la motorejo. La buso forbrulas komplete en 40 minutoj[6].

La hejtosistemo estas dukontura. Por varmigi aeron en la salono kaj stirejo estas uzata energio de la malvarmiga likvaĵo. Radiadiloj, konektitaj al akvoĉemizo de la motoro, iras laŭlonge de la tuta salono. Du ventobloviloj kreas varmomuron ĉe la pordoj kaj la tria blovas al la ŝoforo. La flankaj glacoj de la stirejo kaj ĉiuj eksteraj speguloj estas varmigataj[6].

Modeloj[redakti | redakti fonton]

Modifaĵoj kun dizela motoro[redakti | redakti fonton]

103.000[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo MAZ-306. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-1[8].

103.001[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo KamAZ-141. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.002[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo Praga 5PS. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 19 itineraj busoj (el kiuj 17 plu estas registritaj) kaj 9 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[9].

103.003[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 57 itineraj busoj (el kiuj 54 plu estas registritaj) kaj 61 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[10].

103.004[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 4-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo GMP-4. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.005[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktita 1 itinera buso, kiu plu estas registrita en Sankt-Peterburgo[11].

103.007[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro JaMZ-236 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 882. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo MAZ-306. Haveblas 25 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-1[8].

103.040[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Renault MIDR (250 ĉevalpovoj), torda momanto — 950. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo Renault G406. Haveblas 25 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 4 itineraj busoj (3 plu estas registritaj) kaj 17 aliaj (3 plu registritaj)[12].

103.041[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Renault MIDR (250 ĉevalpovoj), torda momanto — 950. La 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo Praga 5PS. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 3 itineraj busoj (2 plu estas registritaj) kaj 2 aliaj (ne plu registritaj)[13].

103.042[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Renault MIDR (250 ĉevalpovoj), torda momanto — 950. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.2. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.060[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 69 itineraj busoj (el kiuj 28 plu estas registritaj) kaj 3 aliaj (ĉiuj plu registritaj) kaj 3 servas kiel eksponaĵoj en Kievo (2) kaj Moskvo (1)[14].

103.061[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 62 itineraj busoj (el kiuj 15 plu estas registritaj) kaj 1 alia (ne plu registrita)[15].

103.062[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 136 itineraj busoj (el kiuj 131 plu estas registritaj) kaj 20 alia1 (18 plu registrita) kaj 1 servas kiel eksponaĵo en Rumanio[16].

103.065[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 450 itineraj busoj (el kiuj 401 plu estas registritaj) kaj 8 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[17].

103.067[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6HP-502C. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.068[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T280. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 2 itineraj busoj (el kiuj 2 plu estas registritaj)[18].

103.070[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2. La versio Arkto[8]. Ĝis julio 2020 estis produktita 1 itinera buso (plu registrita en Krasnojarska regiono)[19].

103.075[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 425 itineraj busoj (356 plu registritaj) kaj 27 aliaj (18 plu registritaj)[20].

103.076[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 107 itineraj busoj (71 plu registritaj)[21].

103.403[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.415[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz ОМ 926 LA (326 ĉevalpovoj) kaj la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6AP1400B. Haveblas 22-26 sidlokoj, sume enspacigeblas 70-103 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2-2[22].

103.445[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Weichai WP7.300 (300 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo FastGear FC6A140R. Haveblas 22-26 sidlokoj, sume enspacigeblas 70-103 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 6 itineraj busoj (6 plu registrita) kaj 6 aliaj (4 plu registritaj)[23].

103.462[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 48 itineraj busoj (45 plu registritaj) kaj 41 aliaj (39 plu registritaj)[24].

103.464[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz OM 906 LA (286 ĉevalpovoj). La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF. Haveblas 20 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-5[25]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 5 itineraj busoj (ĉiuj plu registrita) kaj 8 aliaj (7 plu registritaj)[26].

103.465[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 1 235 itineraj busoj (1 184 plu registritaj) kaj 18 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[27].

103.467[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6HP-502C. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.468[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T280. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.469[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz OM 906 LA (286 ĉevalpovoj). La 4-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 854.5С. Haveblas 20 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-5[28]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 209 itineraj busoj (203 plu registrita) kaj 16 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[29].

103.476[redakti | redakti fonton]

La redezajnita urba modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 440 itineraj busoj (366 plu registritaj) kaj 16 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[30].

103.485[redakti | redakti fonton]

La duonmalaltplanka urba modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz OM 906 LA (286 ĉevalpovoj). La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T325w/Ret. Haveblas 20 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-5[31]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 599 itineraj busoj (574 plu registritaj) kaj 28 aliaj (22 plu registritaj)[32].

103.486[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz ОМ 926 LA (326 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T375w/Ret. Haveblas 22-26 sidlokoj, sume enspacigeblas 70-103 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 388 itineraj busoj (369 plu registritaj) kaj 69 aliaj (68 plu registritaj)[33].

103.495[redakti | redakti fonton]

Ĝis julio 2020 estis produktita 1 itinera buso (plu registrita en Minsko)[34].

103.c02[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo Praga 5PS. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.c03[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 10 itineraj busoj (7 plu registritaj) kaj 6 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[35].

103.c05[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2 kaj Eŭro-3[8].

103.c41[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Renault MIDR (250 ĉevalpovoj), torda momanto — 950. La 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo Praga 5PS. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-1 kaj Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktita 1 ne-itinera buso (plu registrita en Minsko)[36].

103.c60[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-1 kaj Eŭro-2[8].

103.c61[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 1 itinera kaj 1 alia busoj (plu registritaj)[37].

103.c62[redakti | redakti fonton]

Ĝis julio 2020 estis produktitaj 50 itineraj busoj (48 plu registritaj) kaj 44 aliaj busoj (42 plu registritaj)[38].

103.c65[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.c67[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6HP-502C. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.c68[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T280. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.c70[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 2 itineraj busoj (1 plu registrita en Krasnojarska regiono) kaj 44 alia busoj (42 plu registritaj)[39].

103.c75[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2[8].

103.c76[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 2 itineraj busoj (ĉiuj plu registritaj) kaj 2 aliaj busoj (1 plu registrita)[40].

103.503[redakti | redakti fonton]

La redezajnita apudurba modifaĵo kun motoro MMZ D-260.5 (230 ĉevalpovoj), torda momanto — 900. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-2 kaj Eŭro-3[8].

103.515[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz ОМ 926 LA (326 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6AP1400B. Haveblas 32-39 sidlokoj, sume enspacigeblas 84-101 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 2 itineraj busoj (ambaŭ plu registritaj en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra)[41].

103.545[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Weichai WP7.300 (300 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo FastGear FC6A140R. Haveblas 32-39 sidlokoj, sume enspacigeblas 84-101 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2[22].

103.562[redakti | redakti fonton]

La redezajnita apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM 906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 6-ŝtupa mekanika rapidumskatolo ZF S6-85. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 141 itineraj busoj (136 plu registritaj) kaj 97 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[42].

103.564[redakti | redakti fonton]

La urba duonmalaltplanka modifaĵo kun eŭropa motoro kaj la 6-ŝtupa rapidumskatolo. Haveblas 32 sidlokoj, sume enspacigeblas 88 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-5[43]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 26 itineraj busoj (25 plu registritaj) kaj 14 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[44].

103.565[redakti | redakti fonton]

La redezajnita apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes OM906 LA (231 ĉevalpovoj), torda momanto — 810. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 31 itineraj busoj (26 plu registritaj) kaj 6 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[45].

103.569[redakti | redakti fonton]

La duonmalaltplanka urba kaj apudurba modifaĵo kun la 4-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo. Haveblas 32 sidlokoj, sume enspacigeblas 88 pasaĝeroj. Mankas kolektejo meze de la buso. Haveblas elŝovebla ramplo[46]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 57 itineraj busoj (55 plu registritaj) kaj 8 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[47].

103.575[redakti | redakti fonton]

La redezajnita apudurba modifaĵo kun motoro Deutz BF6M1013EC (236 ĉevalpovoj), torda momanto — 884. La 3-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Voith Diwa D 851.3Е. Haveblas 21-28 sidlokoj, sume enspacigeblas 100 pasaĝeroj. Kongruas al la postuloj de Eŭro-3[8].

103.576[redakti | redakti fonton]

Ĝis julio 2020 estis produktitaj 11 itineraj busoj (ĉiuj plu registritaj) kaj 2 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[48].

103.585[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo. Haveblas 32 sidlokoj, sume enspacigeblas 88 pasaĝeroj. Mankas kolektejo meze de la buso. Haveblas elŝovebla ramplo[49]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 45 itineraj busoj (43 plu registritaj) kaj 9 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[50].

103.586[redakti | redakti fonton]

La apudurba modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz ОМ 926 LA (326 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T375w/Ret. Haveblas 32 sidlokoj, sume enspacigeblas 88 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2. Haveblas elŝovebla ramplo[22][51]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 110 itineraj busoj (106 plu registritaj) kaj 19 aliaj (ĉiuj plu registritaj)[52].

103.587[redakti | redakti fonton]

Ĝis julio 2020 estis produktita 1 ne-itinera buso (plu registrita en Minska provinco)[53].

Modifaĵoj kun gasmotoro[redakti | redakti fonton]

103.965[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz M 906 LAG (279 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T310w/Ret. Haveblas 22-26 sidlokoj, sume enspacigeblas 84-92 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 96 itineraj busoj (95 plu registritaj)[54].

103.966[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz M 906 LAG (279 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo ZF 6AP1200B. Haveblas 22-26 sidlokoj, sume enspacigeblas 84-92 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktita 1 ne-itinera buso (plu registrita en Kemerova provinco)[55].

103.с65[redakti | redakti fonton]

La modifaĵo kun motoro Mercedes-Benz M 906 LAG (279 ĉevalpovoj), la 6-ŝtupa aŭtomata rapidumskatolo Allison T310w/Ret. Haveblas 32-36 sidlokoj, sume enspacigeblas 84-92 pasaĝeroj. Formulo de pordoj 2-2[22]. Ĝis julio 2020 estis produktitaj 10 itineraj busoj (ĉiuj plu registritaj)[56].

MAZ-163[redakti | redakti fonton]

La projekto estis ellaborita en 2007 okaze de la 300-a datreveno de Sankt-Peterburgo, kiam surbaze de MAZ-103.002 estis fabrikitaj kelkaj busoj-necesejoj, nomitaj MAZ-163. Ili havis altkvalitajn finnajn instalaĵojn, poste antataŭigitajn per pli simplaj, produktitaj en Sankt-Peterburgo. La planko estis pli alta por liberigi spacon por kloakaj tuboj. La vizitantoj eniris tra la posta pordo, pagis ĉe kasejo, iris al ĉeloj, poste lavis la manojn en pelvoj instalitaj apud la stirejo kaj eliris tra la fronta pordo. Du busoj povis samtempe priservi ĝis 17 vizitantoj. Post la festeno, okazinta en 2013, ili estis transdonitaj al la urba kompanio Vodokanal. Sume estis produktitaj du busoj МАЗ-163М (vira necesejo) kaj unu МАЗ-163Ж (ina necesejo). La modelo estas konata ankaŭ kiel МАЗ-163 «WC С. Петербург» (laŭ aliaj informoj ĝis 2012 sume estis fabrikitaj 14 busoj)[57].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ŝoforoj nomas la buson "eterna", speciale laŭdante ĝiajn motoron kaj rapidumskatolon, sed plendas pri oftaj paneoj kaj misfunkcioj de aliaj elementoj, plejparte ĉinaj aŭ belorusaj. Do la ŝoforo devas ĉiutage priservi la buson. Oni plendas ankaŭ pri instrumenta panelo kiel ne sufiĉe komforta kaj pri la metala karoserio, kiu rapide rustiĝas, speciale malsupre[58].

Eksterlanda fabrikado[redakti | redakti fonton]

Rusio[redakti | redakti fonton]

Ekde 2005 en la urbo Semjonov (Niĵnij-Novgoroda provinco, Rusio) okazis kunmuntado de la busoj surbaze de la kompanio Samotlor-NN. Ĝi aperis danke al tio, ke MAZ okupis la duan lokon en municipa aĉetkonkurso en Niĵnij Novgorod, sed poste la gajninta ĝin LAZ malsukcesis plenumi siajn devojn, do MAZ subite iĝis la venkinto. Ĝia produktejo jam estis plene ŝarĝita kaj ne povus ĝustatempe plenumi la mendon. Do loka firmao Samotlor-NN, elaĉetinta tiutempe la Semjonovan Aŭtoriparan Uzinon (SAZ), proponis al MAZ kunlaboron pri muntado de la busoj en SAZ el duonpretaj partoj[59]. La busoj estis sendataj al Rusio je 60-65% pretaj[60].

Unuafoje novaj busoj estis prezentitaj en novembro 2005[61]. Fine de 2006 la unuaj busoj nomitaj Stoliĉnij (ruse Столичный, la Ĉefurba) ekcirkulis en Niĵnij Novgorod. Tiuj ĉi busoj havis alian frontan maskon kun rondaj, malpli grandaj lumĵetiloj de la firmao Hella, elektronikan itinermontrilon forme de kuranta alineo. Ŝanĝiĝis ankaŭ la manteniloj, lumiga kaj hejta sistemoj, aperis kontraŭvandalaj sidiloj, ŝanĝiĝis skemo de la salono, aperis elŝovebla ramplo[59]. Same kiel MAZ-103-075 ili havas motoron Deutz BF6M1013EC kaj aŭtomatan rapidumskatolon Voith Diwa D 854.3E. En Rusio ili trapasis atestadon kiel MAZ-5295[62].

Samloke estis produktata lerneja versio. Ĝi havas motorojn Deutz BF6M1013EC, Mercedes OM906 LA aŭ MMZ D-260.5, kongruajn al la postuloj de Eŭro-3, kaj rapidumskatolon Voith Diwa D 851.3Е. Kardana artiko estas ŝovita maldekstren, sub sidilajn podiojn kaj iras al portala ĉaro kun flankaj reduktoroj. La planko en la pobo estas nur iom pli alta ol en la antaŭa parto, la sojlo altas 335 mm super la vojo. Laŭlonge de la maldekstra flanko staras etaj infanaj sidiloj, po tri en vico. Dekstre povas esti la samaj sidiloj (por du en vico) aŭ normalaj plenkreskulaj sidiloj. Do la buso enspacigas 46 infanajn sidilojn kaj 3 sidilojn por akompanantoj-plenkreskuloj aŭ 34 infanojn kaj 15 plenkreskulojn[63][64].

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

Origine oni anoncis planojn establi muntadon de la busoj en Vjetnamio surbaze de la kreota kunlabora kompanio MAZ-Zenit. Komence oni celis fabriki 15 urbajn MAZ-103 kaj poste produkti po ĝis 1 000 busojn jare, ĉefe por la nacia bustransporta firmao Transerco[65]. La 7-an de novembro 2017 la unuaj 15 busoj ekcirkulis en Hanojo kaj ĝis 2019 ilia nombro devis kreski ĝis 300. La busoj estas muntitaj en la firmao SAMCO en Ho-Ĉi-Min-urbo[66]. Ili havas motoron JaMZ, ĉarojn kaj rapidumskatolon MAZ — la samajn oni instalas tie en kamionoj, do unuecigo estas preferinda[67].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Modifikaĵo ne difinita. *, .4
  2. SAMCO City M76 BXME. Estis liverata al Vjetnamio.
  3. Modifikaĵo ne difinita .С, .5
  4. МАЗ-103 (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-11-07. Alirita 2020-07-08.
  5. 5,0 5,1 Виталий Петрович (2018-05-15) Так появились автобусы: белорусская история автомобилестроения (ruse). Onliner. Arkivita el la originalo je 2020-07-06. Alirita 2020-07-06.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 6,17 6,18 6,19 Иван Войтешонок Автобус низкопольный городского типа большого класса МАЗ-103 (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-03-02. Alirita 2020-07-07.
  7. Типы двигателей автобуса МАЗ 103 (ruse). Alirita 2020-07-07.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 8,12 8,13 8,14 8,15 8,16 8,17 8,18 8,19 8,20 8,21 8,22 8,23 8,24 8,25 8,26 8,27 8,28 8,29 8,30 8,31 8,32 8,33 8,34 8,35 8,36 8,37 8,38 8,39 8,40 Таблица основных модификаций автобусов МАЗ (ruse). Beltransport.by. Arkivita el la originalo je 2019-09-24. Alirita 2020-07-07.
  9. МАЗ-103.002 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-22. Alirita 2020-07-08.
  10. МАЗ-103.003 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-18. Alirita 2020-07-08.
  11. МАЗ-103.005 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-18. Alirita 2020-07-08.
  12. МАЗ-103.040 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  13. МАЗ-103.041 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-30. Alirita 2020-07-08.
  14. МАЗ-103.060 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-26. Alirita 2020-07-08.
  15. МАЗ-103.061 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-25. Alirita 2020-07-08.
  16. МАЗ-103.062 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-23. Alirita 2020-07-08.
  17. МАЗ-103.065 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  18. МАЗ-103.068 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-25. Alirita 2020-07-08.
  19. МАЗ-103.070 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-29. Alirita 2020-07-08.
  20. МАЗ-103.075 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-2. Alirita 2020-07-08.
  21. МАЗ-103.076 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-07-08.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 22,6 22,7 22,8 МАЗ 103 (ruse). la Minska Aŭtomobila Uzino. Arkivita el la originalo je 2020-07-06. Alirita 2020-07-06.
  23. МАЗ-103.445 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-29. Alirita 2020-07-08.
  24. МАЗ-103.462 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-29. Alirita 2020-07-08.
  25. МАЗ 103464 городской трехдверный автобус (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-07-07.
  26. МАЗ-103.464 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-02. Alirita 2020-07-08.
  27. МАЗ-103.465 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-26. Alirita 2020-07-08.
  28. МАЗ 103469 городской автобус (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-07-07.
  29. МАЗ-103.469 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  30. МАЗ-103.476 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-23. Alirita 2020-07-08.
  31. МАЗ 103485 полунизкопольный автобус (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-07-07.
  32. МАЗ-103.485 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  33. МАЗ-103.486 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-23. Alirita 2020-07-08.
  34. МАЗ-103.495 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  35. МАЗ-103.С03 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-07-08.
  36. МАЗ-103.С41 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-18. Alirita 2020-07-08.
  37. МАЗ-103.С61 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-19. Alirita 2020-07-08.
  38. МАЗ-103.С62 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-26. Alirita 2020-07-08.
  39. МАЗ-103.С70 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2018-11-27. Alirita 2020-07-08.
  40. МАЗ-103.С76 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-29. Alirita 2020-07-08.
  41. МАЗ-103.515 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-05. Alirita 2020-07-08.
  42. МАЗ-103.562 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-28. Alirita 2020-07-08.
  43. МАЗ 103564 полунизкопольный автобус (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2020-07-07.
  44. МАЗ-103.564 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  45. МАЗ-103.565 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-29. Alirita 2020-07-08.
  46. Полунизкопольный большой автобус МАЗ 103569 (ruse). Arkivita el [hhttps://maz.uag.ru/avtobusy_maz/avtobusy_maz_103/maz_103569_avtobus_prigorodnyj la originalo] je 2019-12-09. Alirita 2020-07-07.
  47. МАЗ-103.569 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-11-19. Alirita 2020-07-08.
  48. МАЗ-103.576 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2020-07-08.
  49. Автобус МАЗ 103585 (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09.
  50. МАЗ-103.585 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-24. Alirita 2020-07-08.
  51. МАЗ 103586 автобус пригородный, с низким полом, две двери (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-12-09.
  52. МАЗ-103.586 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-28. Alirita 2020-07-08.
  53. МАЗ-103.587 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.
  54. МАЗ-103.965 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-16. Alirita 2020-07-08.
  55. МАЗ-103.966 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-31. Alirita 2020-07-08.
  56. МАЗ-103.С65 (ruse). Fotobus.ru. Arkivita el la originalo je 2019-12-20. Alirita 2020-07-08.
  57. Автобус-туалет МАЗ-163 (ruse). Avto-VIP (2011-09-30). Arkivita el la originalo je 2019-09-06. Alirita 2020-07-09.
  58. Валентин Михальцов (2016-07-13) "Автобусы у нас нормальные, только довести до ума надо". Что говорят водители о наших автобусах МАЗ? (ruse). AutoTut.by. Arkivita el la originalo je 2019-03-15. Alirita 2020-07-08.
  59. 59,0 59,1 Автобусные амбиции Самотлора (ruse). Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.
  60. В Нижегородской области собрали белорусский автобус МАЗ-103 (ruse) (2006-02-21). Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.
  61. МАЗ разработал низкопольный городской автобус большой вместимости (ruse) (2005). Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.
  62. Самотлор-НН-5295 (МАЗ 103.075) (ruse). Arkivita el la originalo je 2016-11-22.
  63. Нечетов Юрий (2007-04-1) Школьный маршрут (ruse). Za ruljom. Arkivita el la originalo je 2017-08-16. Alirita 2020-07-08.
  64. СЕМАР МАЗ-103 "Школьный" (ruse). Interdalnoboy.com. Arkivita el la originalo je 2019-12-27. Alirita 2020-07-09.
  65. Во Вьетнаме будут выпускать «похудевшие» МАЗы в цвете питерского «Зенита» (ruse). Za ruljom. Arkivita el la originalo je 2017-03-30. Alirita 2020-07-08.
  66. Сергей Грищенко (2017-11-08) Первые низкопольные автобусы МАЗ пришли в столицу Вьетнама Ханой (ruse). Автобизнес. Arkivita el la originalo je 2020-07-08. Alirita 2020-07-08.
  67. Максим Чернявский (2017-12-22) Автобусы МАЗ вышли на маршрут в Ханое (ruse). Autoreview.ru. Arkivita el la originalo je 2020-03-04. Alirita 2020-07-08.