MIMAROPA

| MIMAROPA | ||
|---|---|---|
| regiono en Filipinoj | ||
| Akvejo | ||
| Geografia situo | 10° 40′ N, 119° 30′ O (mapo)10.666666666667119.5Koordinatoj: 10° 40′ N, 119° 30′ O (mapo) | |
| Tuta areo | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Ĉefurbo | Calapan | |
| - koordinatoj | 11° N, 120° O (mapo)10.666666666667119.5 [+] | |
| Akvokolektejo | 29 620,9 km² (2 962 090 ha) [+] | |
| Areo | 29 620,9 km² (2 962 090 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 3 245 446 [+] (1-a de julio 2024) | |
| Denseco | 109,57 loĝ./km² [+] [+] | |
| ISO 3166-2 | PH-41 | |
![]() |
||
| MIMAROPA | ||
La akronimo MIMAROPA titoligas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de bruno): Okcidenta Mindoro (Kanlurang Mindoro / Mindoro Occidental) kaj Orienta Mindoro (Silangang Mindoro / Mindoro Oriental), Marinduko (Marinduque), Romblono (Romblon) kaj Palavano (Palawan), do Mindoro-Marinduko-Romblono-Palavano - unuopaj literoj el ĉiuj provinconomoj en la filipina respektive hispana kune konsistigas la akronimon. Ekde la fino de la 2010-aj jaroj ankaŭ pli kaj pli utiliĝas la titolo Regiono tagaloga sudokcidenta aŭ en pli kutima vortordo sudokcidenta tagaloga regiono, tagaloge Rehiyong Timog-kanlurang Tagalog, hispane Región Tagala Sudoccidental, kiu estas nomo pli facile tujkomprenebla ol la akronimo.
Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: MIMAROPA havas la numerigon "4-B".
La regiono geografie ampleksas la insularon inter la insulo Luzono nordoriente kaj Borneo sudokcidente - la plej granda el la regionaj insuloj nomiĝas Mindoro kaj estas la sepa plej granda el ĉiuj filipinaj insuloj. Ene de la regiono, la dua plej granda insulo estas Palavano, la plej granda parto de la samnoma provinco. Laŭ la stato de 2024 en la regiono vivis 3 245 446 loĝantoj sur areo de 29 620,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 110 loĝantoj/km².
Urboj
[redakti | redakti fonton]Ĉefurbo de MIMAROPA estas Kalapano. Aliaj urboj:
- Boac
- Mamburao (Okcidenta Mindoro)
- Naujan (Orienta Mindoro)
- Romblon (urbo)
enirejo al la "granda laguno" |
"dentaj" pintoj de la masivo Guiting-Gguiting |






