MLT-3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de la enkodigo MLT-3. Hele koloritaj liniojn indikas du antaŭajn statojn.

La enkodigo MLT-3 (angle: Multi-Level Transmit, Esperante: Mult-Nivela Transsendado) estas linea kodo (signala metodo uzata en telekomunikada sistemo por dissendaj celoj) kiu uzas tri nivelojn de elektra tensio. La interfaco de MLT-3 produktas malpli da elektromagneta interferado kaj postulas malpli da kapacito ol plejparto de aliaj duumaj aŭ triumaj interfacoj kiuj funkcias ĉe la sama bita rapideco, kiel kodigo Manchester.

MLT-3 ciklas tra la tensiaj niveloj −1, 0, +1, 0. Ĝi moviĝas al la sekva stato por elsendi biton 1 kaj restas en la sama stato por elsendi biton 0. Simile al la simpla kodado NRZ, MLT-3 havas kodigan efikecon 1 bito/baŭdo, tamen ĝi postulas kvar transirojn (baŭdojn) por kompletigi plenan ciklon (de malalto al mezo, de mezo al alto, de alto al mezo, de mezo al malalto). Tiel, la maksimuma fundamenta ofteco estas reduktita al unu kvarono de la baŭda rapideco.

MLT-3 estis unue enkondukita de Crescendo Communications kiel koda skemo por kupra interkonekto FDDI (TP-PMD, CDDI).[1][2] Poste estis la sama teĥnologio uzita en la subtavolo dependa de fizika medio 100BAZO-TX , pripensante la konsiderindajn similecojn inter FDDI kaj 100BAZO-[TF]X (sekcio 25.3 de IEEE802.3-2002 specifas, ke ANSI X3.263:1995 TP-PMD devus esti konsultita, kun malgrandaj esceptoj).

Signalado specifita de 100BAZO-T4 Ethernet, ĉar ĝi havas tri nivelojn, ne estas kongrua kun MLT-3. Ĝi uzas elekteman konverton elde duuma sistemo al triuma sistemo  kun rekta mapado de triumaj ciferoj al lineaj nivelojn (kodo 8B6T).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1], Network World, June 29, 1992, page 19
  2. American National Standards Institute (1994). “FDDI twisted pair physical layer medium dependent (TP-PMD)”, American National Standard X3T12 (incorporates X3.263).  - initial implementation; also see patent

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo MLT-3 encoding en la angla Vikipedio.