MOVADO (horloĝmarko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri firmao kaj marko de horloĝoj. Por esperantlingva revuo eldonata en Franclando fondita en 1909 rigardu la paĝon La Movado (1909). Por samnoma revuo en Japanlando fondita en 1951 legu la artikolon La Movado. Por Esperanto-movado disponeblas la paĝo Esperanto-movado.
MOVADO
negocopublika kompanio vd
Dum 1881 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Ditisheim vd
Sidejo Paramus
Lando Svislando
Agokampo portebla horloĝo
filiaj kompanioj MVMT Watches vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Svisa horloĝo de marko MOVADO; fotis Mireille Grosjean
Antikva brakhorloĝo de MOVADO

La ĉefaj kompanioj pri horloĝproduktado situas en neŭŝatela Ĵuraso en Svislando. En la urbo La Chaux-de-Fonds estis fondita la firmao MOVADO en la jaro 1881. Nuntempe ekzistas 'MOVADO group', kie la marko MOVADO estas la elstara marko apud Concord, EBEL, HUGO BOSS kaj aliaj. La tuta grupo havas pli ol 1330 kunlaborantojn. La ĉefa sidejo kaj produktejo estas nuntempe en Bielo, Svislando. Administra centro situas en Paramus, New Jersey, Usono. Vendoagentejoj ekzistas tra la tuta mondo.

Komence de la dudeka jarcento la gvidantoj de la marko volis universalan nomon por la marko kaj elektis vorton en Esperanto. [1]. La movado estas la kerna parto de iu horloĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]