Maĝapahito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maĝapahito
1293 – 1527

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Trowulan
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Maĝapahito, Majapahit ([mədʒəpaɪt]) estis java hinduism-budhisma marhegemonia imperio en Sudorienta Azio, baze sur la insulo Javo (parto de la nuntempa Indonezio), kiu ekzistis el 1293 ĝis ĉirkaŭ 1527. Maĝapahito atingis sian glorpinton dum la epoko de Hajam Vuruk, kies regado el 1350 ĝis 1389 estis markita de la konkeroj kiuj etendiĝis tra Sudorienta Azio. Liaj atingoj estis atribuitaj ankaŭ al lia ĉefministro, Gaĝah Mada. Laŭ la eŭlogia verko Nagarakretagama (Desawarñana) verkita en 1365, Maĝapahito estis imperio de 98 impostopagantoj, etende el Sumatro ĝis Nov-Gvineo;[1][2] konsistanta el areoj de nuntempaj Indonezio, Singapuro, Malajzio, Brunejo, suda Tajlando, Orienta Timoro, sudokcidentaj Filipinoj (partikulare la Sulua Arkipelago), kvankam la kerno de la influsfero de Maĝapahito estas ankoraŭ celo de debato inter historiistoj.[3][4]

Ekspansio de la Maĝapahita Imperio starte en Trovulana Maĝapahito en la 13a jarcento kaj etende al multo de la Indonezia arkipelago ĝis sia dekadenco komence de la 16a jarcento.

Maĝapahito estis unu el la lastaj gravaj hinduaj imperioj de la mondoregiono kaj estas konsiderita unu el la plej grandaj kaj el la plej povegaj imperioj en la historio de Indonezio kaj de Sudorienta Azio, vidita kiel antaŭaĵo de la nuntempaj landlimoj de Indonezio.[5][6] Ties influo etendiĝis trans la teritorio de la nuntempa Indonezio kaj ankaŭ tio estis celo de multaj studoj.[7][8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cribb, Robert. (2013) Historical Atlas of Indonesia. Routledge. ISBN 9781136780578.(p. 87)
  2. Majapahit Overseas Empire, Digital Atlas of Indonesian History
  3. The Borderlands of Southeast Asia Chapter 2: Archaeology, National Histories, and National Borders in Southeast Asia”, p. 36. Alirita 4a de majo 2015..  Arkivigite je 2015-05-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-05. Alirita 2020-10-10.
  4. “Indonesia, The Majapahit Era”, Britannica.
  5. Ricklefs, Merle Calvin (1993). A history of modern Indonesia since c. 1300 (2a eld.). Stanford University Press / Macmillans. ISBN 9780804721950. (p. 19)
  6. Sita W. Dewi. "Tracing the glory of Majapahit", 9a de aprilo 2013. Kontrolita 5a de februaro 2015.
  7. Prapantja, Rakawi, trans. by Theodore Gauthier Pigeaud, Java in the 14th Century, A Study in Cultural History: The Negara-Kertagama by Rakawi Prapanca of Majapahit, 1365 AD (The Hague, Martinus Nijhoff, 1962), vol. 4, p. 29. 34
  8. G.J. Resink, Indonesia’s History Between the Myths: Essays in Legal History and Historical Theory (The Hague: W. van Hoeve, 1968), p. 21.