Maŝhado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŝhado · مشهد‎
Husaynia of Najaf Abadi ha -Mashhad.jpg
Administrado
Lando Flago-de-Irano.svg Irano
Provinco Rezaa Ĥorasano
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 001 184  (2016) [+]
Loĝdenso 9 150 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 18′ N, 59° 36′ O (mapo)36.30694444444459.604166666667Koordinatoj: 36° 18′ N, 59° 36′ O (mapo) [+]
Alto 995 m [+]
Areo 328 km² (32 800 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Situo de Maŝhado · مشهد‎

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mashhad [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Maŝhado (perse مشهد [maŝhad] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) kun pli ol 3 milionoj da loĝantoj, estas milionurbo, universitata urbo, la plej granda urbo nordoriente en Irano. Ĝi estas la ĉefubro de la provinco Centra ĤorasanoRezaa Ĥorasano.
Antaŭ lastatempa disdivido de Ĥorasano al kelkaj provincoj, Maŝhado estis la ĉefurbo de la plej granda provinco de Persio/Irano, t.e. Ĥorasano. Ĝia nomo, arabdevena, signifas "la loko de martiriĝo" aŭ "martiriĝejo", kaj aludas al la mortigo de imamo Reza, kiu entombiĝis ĉi tie en malgranda vilaĝo, kaj la grandkvanta ŝijaisma pilgrimado al lia tombo kaŭzis la pligrandiĝon de la loko al milionurbo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maŝhado situas en valo de rivero, 850 kilometrojn oriente de Teherano, 250 km-ojn de Aŝgabato, ĉe la centro de la Rezaa Ĥorasano proksime al la limoj de Afganio kaj Turkmenio.

la kerna urbocentro, interalie la orkoloraj kupolo kaj minaretoj de la tombejo de imamo Reza

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 9-a jarcento Maŝhado estis malgranda vilaĝo nomata "Sanabad". En 808 tie mortis kalifo Harun al-Raŝid, en 818 imamo Ali al-Reza martiriĝis kaj entombiĝis apud Harun. Tio estas ankaŭ nun pilgrimejo. La fama mondo-vojaĝanto Ibn Batuta vizitis la urbon en 1333, li raportis ke ĝi estis granda urbo kun riĉaj fruktarboj, riveretoj kaj muelejoj. Granda kupolo de eleganta konstruo dominas la noblan maŭzoleon, la muroj estante ornamitaj kun koloredkaheloj. Baldaŭe la uzbekoj okupis la urbon. En 1994 bomboatako okazis.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Maŝado jare pluvas po 256 mm, (inter decembro-majo pluvas, foje neĝas, dum la ceteraj monatoj apenaŭ. Post majo la temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Inter decembro-februaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Maŝhado havas internacian flughavenon. Trajnoj trafikas al la ĉefurbo kaj Turkmenio. En la urbo metroo konstruiĝas.

unu el la historiaj urbaj karavanejoj dumnokte

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Por la Esperantistoj Maŝhado gravas, ĉar tie Esperanto bone disvolviĝis kaj i.a. Esperanto-kursoj okazis kaj okazas por afganaj rifuĝintoj enkadre de la projekto "Zaban-e-Salam"/Lingvo de Paco.[1]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj interalie en la retpoŝta novaĵbulteno TEJO-aktuale 2001-12-17