Nigra cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maŭra cirkuo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra cirkuo
Nigra cirkuo
Nigra cirkuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. maurus
Circus maurus
(Temminck, 1828)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra cirkuoMaŭra cirkuo laŭ la latina scienca nomo, Circus maurus, estas afrika mezgranda (ĝis 53 cm longa) rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Sudafriko, Bocvano kaj Namibio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ripoze tiu birdo aspektas tutnigra de kio devenas la komuna nomo. Tamen dumfluge videblas blankaj pugo kaj flugilplumoj (senstriecaj male al similaj Bufona cirkuo kaj Punktocirkuo) bordataj de nigrecaj al malhelbrunaj flugilpintoj kaj malantaŭa bordo. Ties morfologio estas komparebla al tiu de aliaj cirkuoj, kun svelta korpo, mallarĝaj flugiloj kaj longa vosto. Plumaroj de maskloj kaj inoj estas similaj. Nematuruloj havas sablokolorajn subajn partojn kaj tre punktecajn brustojn.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde inter alta vegetaĵaro. La ino demetas 3 al 5 ovojn kaj la kovada periodo daŭras 35 tagojn.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn rodulojn kaj birdojn kaj ili foje kaptas reptiliojn, kiujn ili predas dumfluge malalte super siaj ĉasejoj.

Populacioj[redakti | redakti fonton]

La plej granda nombro de reproduktantaj paroj povas troviĝi en la provinco de Okcidenta Kablando, en Sudafriko. En tiu areo ariĝas izolitaj kolonioj ĉirkaŭ la marbordaj humidejoj. Oni supozas reproduktadon en Namibio, sed ne estis konfirmata ankoraŭ.

La populacio de Nigra cirkuo malpliiĝis lastajn jarojn al malpli da 1000 birdoj kaj estas nune klasita kiel vundebla, spite havi ankoraŭ ampleksan reproduktan teritorion. Tion okazis la detruo de ties origina reprodukta habitato, nome la sudafrika natura arbustaro, nome finboso, kiu ege malpliiĝis pro etendo de la agrikulturo de cerealoj kaj pro la urba etendo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]