Maŭricio


Maŭricio (angle Mauritius, france Maurice) estas lando de insuloj en la Hinda Oceano. La ĉefurbo estas Port-Luiso. La Respubliko Mauritius kunigas la insulojn Rodriges, ĉirkaŭ 560 km oriente kaj estas 104 km2 aree, la insuloj Agalega situantaj ĉirkaŭ 1,000 km norde de Maŭricio kaj Cargados Carajos je 430 km nordoriente de Maŭricio, ambaŭ kun totala terareo de 71.2 km2.[1][2]
Tie vivis iam la formortinta grandega nefluganta dido, kiu ne povis flugi kaj pereis, kiam homoj komencis vivi tie.
La popolo konsistas ĉefe el homoj devenaj el Barato kaj Madagaskaro. Religioj estas pluraj, sed kunekzistas harmonie.
La 3-an de oktobro 2024, la brita kaj maŭricia registaroj anoncis, en komuna deklaro, la transdonon de suvereneco de la insularo al Maŭricio. La insulo Diego Garcia, kie troviĝas la milita bazo Camp Justice, estis la sola escepto al ĉi tiu nova traktato, kun administrado cedita al Britio fare de la maŭricia registaro por periodo de almenaŭ 99 jaroj. La 22-an de majo 2025, la brita ĉefministro Kier Starmer subskribis la formalan interkonsenton pri la transdono de suvereneco de la Ĉagosaj Insuloj al Maŭricio. Laŭ la kondiĉoj de la interkonsento, la strategia atolo Diego Garcia kaj ĝia 38-kilometra bufrozono estis tuj redonitaj al Britio. Ĉi tiu interkonsento permesas la daŭran funkciadon de la komuna anglo-usona bazo sur la insulo dum la sekvaj 99 jaroj, kun 40-jara plilongigo kaj posta rajto je antaŭaĉeto. Maŭricio ricevos jaran lupagon de 165 milionoj da britaj pundoj de Britio dum la unuaj tri jaroj, sekvata de 120 milionoj da britaj pundoj jare dum la sekvaj dek jaroj. Poste, ĉi tiu jara pago de 120 milionoj da britaj pundoj estos indeksita laŭ inflacio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Maŭricio estas parto de la ekoregiono Sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj. Ĝi estas insulara ŝtato en la Hinda Oceano 868 kilometrojn oriente de Madagaskaro kaj 172 kilometrojn oriente-nordoriente de Reunio.
Urboj de Maŭricio
[redakti | redakti fonton]- Port-Luiso: 155 000 loĝ.
- Vacoas-Phoenix: 107 600 loĝ.
- Beau Bassin-Rose Hill: 96 000 loĝ.
- Quatre Bornes: 81 700 loĝ.
- Curepipe: 81 600 loĝ.
- Quartier Militaire: 32 600 loĝ.
- Mahébourg: 15 700 loĝ.
- Bambous: 13 600 loĝ.
- Moka: 8 800 loĝ.
- Grand Baie
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]
Maŭricio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
La lingvoj de Maŭricio
[redakti | redakti fonton]Gravaj lingvoj krom la angla kaj la franca estas:
- Kreol Morisyen – maŭricia kreola lingvo, evoluinta el la franca
- Bhojpuri – la boĝpura lingvo, lingvo kiu devenas el Barato
- Tamila – la tamila lingvo, lingvo kiu devenas el Barato
- Urdua – la urdua lingvo, lingvo kiu devenas el Barato kaj Pakistano.
La lingva situacio de la malgranda insulo estas tre kompleksa. La angla estas la oficiala lingvo de la parlamento, de la trafik-reguligo kaj de la lerneja administrado, sed nur 3 procentoj de la loĝantaro parolas ĝin. La franca lingvo estas la gepatra de la franc-maŭricianoj. Ĝin ankaŭ uzas la amasinformiloj. 80 procentoj de la gazetoj estas en la franca. La maŭricia kreola lingvo estas la nacia lingvo, parolata de la plimulto de la maŭricianoj. Preskaŭ la tuta loĝantaro scipovas kaj uzas la kreolan por komuniki. La plej multaj vortoj de tiu lingvo havas francan originon, pli ol 150 devenas de la angla, pli ol 50 de barataj lingvoj kaj kelkaj vortoj el la malagasa kaj el la ĉina.
Egale al multaj kreolaj lingvoj sur franca bazo, ankaŭ la maŭricia ofte kunigas artikolon kaj vorton; ekzemple: "liver" (vintro) devenas de "l'hiver" kaj la origino de "dilo" (akvo) estas "de l'eau". Prononco de kelkaj konsonantoj iom diverĝas de la franca lingvo; ekz: en "dimanche" (dimanĉo) la fina sono "ŝ" fariĝas "s" kaj en "jambon" (ŝinko) la komenca sono "ĵ" fariĝas "z".
Esperanto-muziko en Maŭricio
[redakti | redakti fonton]- Mary-Jane Gaspard; stilo segao; kanto: Nur Amiko [1]
- Negro Pou la Vi (Nigra por la vivo); stilo regeo; kanto: La Persisto [2]
Edukado
[redakti | redakti fonton]Transporto
[redakti | redakti fonton]La Internacia flughaveno Sir Seewoosagur Ramgoolam estas la ĉefa internacia flughaveno en Maŭricio. Ĝi situas je 48 km (30 mi) de la ĉefurbo Port-Luiso. La flughaveno havas rektajn flugojn al pluraj cellokoj en Afriko, Azio kaj Eŭropo.
Gazetaro
[redakti | redakti fonton]- L'Express
- Le Mauricien Arkivigite je 2011-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Week-End Arkivigite je 2011-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Week-End Scope Arkivigite je 2011-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- 5-Plus Dimanche
- MBC TV News
- Mauritius Arkivigite je 2011-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.islandinfo.mu Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.gov.mu Arkivigite je 2008-02-03 per la retarkivo Wayback Machine (Registaro de Maŭricio)
- http://www.mauritius.net
- http://mbc.intnet.mu
- Retejo pri Kreol Morisyen Arkivigite je 2005-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Mapo de Maŭricio
-
Altoj super marnivelo
-
Emblemo de Maŭricio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ministry of Finance & Economic Development (2011). “Population and Vital Statistics – Republic of Mauritius, January – June 2011”. Alirita 15a de Novembro 2011.. Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-01-08 .
- ↑ Geography − location. Government of mauritius. Alirita 4a de Januaro 2012 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2015-01-08 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Veerasamy Ringadoo (1992) | Cassam Uteem (1992-2002) | Karl Offmann (2002-2003) | Anerood Jugnauth (2003-2012) | Kailash Purryag (2012-2015) | Ameenah Gurib-Fakim (2015-2018) | Barlen Vyapoory (2018-2019, intertempa) | Eddy Balancy (2019, intertempa) | Prithvirajsing Roopun (2019-2024) | Dharam Gokhool (2024-)
| ||||
| ||||||||||||





