Saltu al enhavo

Maŭzoleo de Hazrat Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭzoleo de Hazrat Ali
Koordinatoj36° 42′ 32″ N, 67° 6′ 39″ O (mapo)36.70888888888967.110833333333Koordinatoj: 36° 42′ 32″ N, 67° 6′ 39″ O (mapo)

Estiĝo1481

Maŭzoleo de Hazrat Ali (Afganio)
Maŭzoleo de Hazrat Ali (Afganio)
DEC

Map
Maŭzoleo de Hazrat Ali
Vikimedia Komunejo:  Blue Mosque, Mazar-i-Sharif [+]
vdr

La Maŭzoleo de Hazrat Ali (مقام علی), ankaŭ konata kiel Blua Moskeo (مسجد کبود), estas moskeo en Mazar-i Ŝarif (مزار شريف) kaj la plej grava pilgrimejo en Afganio.

Ĝi estas unu el la famaj tomboj de Ali. Ĝi donas nomon al la urbo kie ĝi situas, Mazar-i Ŝarif (t.e "Tombo de la Ekzaltito").

Ĝi estas la ĉefa simbolo kaj vizitkarto de Mazar-i-Sharif kaj la provinco Balĥo. Laŭ iuj fontoj, ĝi estas unu el la supozeblaj tombolokoj de la kvara justa kalifo Ali, la bofilo kaj kuzo de la profeto Mohamedo.

Laŭ ŝijaa islamo, Ali estis entombigita de siaj du filoj, Hasan kaj Husejn en kaŝita loko poste diskonigata de la nepo, filo de Husejn kaj Imamo, Ja'far as-Sadiq - sed ili diris ke la tombo estis la Moskeo Imamo Ali en Najaf, Irako. La identigo de la templo kun Ali estas verŝajne mito por certigi, ke la tombo estas protektata kaj honorata de la islama komunumo[1].

Blua moskeo en Mazar-i Ŝarif

Dank'al regulaj restaŭradoj, la Blua Moskeo estas unu el la plej bone konservitaj antikvaj monumentoj en Afganio kaj unu el la plej belaj en la mondo.

Plejparto de la arta ornamado de la moskeo estas verko de modernaj restaŭristoj. Konservanta ornamado el pli frua periodo estas marmora plato kun la vortoj "Ali, la Leono de Dio"  .

La Blua Moskeo estas la centro de la tuta socia kaj religia vivo en la urbo. Multaj pilgrimantoj ĉiujare festas Noruzon ĉe la loko.

La islama sanktejo ankaŭ estas prezentita sur la monbileto de 1.000 afganioj eldonita inter 2002 kaj 2014.

Blua Moskeo en la norda afgana urbo en 2012

Pro tertremo de magnitudo 6.3 kiu  frapis la urbon Mazar-i-Ŝarif la 3-an de novembro 2025, la minareto de la strukturo estis parte difektita kaj formiĝis fendetoj en la muroj[2]. La tertremo ankaŭ mortigis almenaŭ 27 homojn. La ministerio pri kulturo tuj promesis "taksi kaj ripari la difekton"[3].

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Glassé, C. (2003). The New Encyclopedia of Islam
  2. (en) Camino Gonzalez, Jenipher (November 3, 2025). "Afghanistan's historic Blue Mosque damaged by earthquake". Deutsche Welle, la 3-an de novembro 2025. Alirite la 4-an de novembro 2025.
  3. (en) Qahar Afghan, Abdul, "Afghanistan earthquake survivors spend the night in the open; the quake damaged historical sites". AP, la 4-an de novembro 2025. Alirite la 4-an de november 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Blua Moskeo (Erevano)

Blua Moskeo (Istanbulo)