Maŭzoleo de Teodoriko
| Maŭzoleo de Teodoriko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Mausoleo di Teodorico | |||||
|
| |||||
| maŭzoleo itala nacia muzeo historical civil building museum (en) religia muzeo sepulta monumento muzeo de la itala ministerio pri kulturo | |||||
| Lando | Italio vd | ||||
| Situo | Raveno | ||||
| Adreso | Via delle Industrie, 14, 48122 Ravenna RA | ||||
| Poŝtkodo | 48122 | ||||
| Konstrustilo(j) | Antaŭromanika arkitekturo vd | ||||
| Koordinatoj | 44° 25′ 30″ N, 12° 12′ 33″ O (mapo)44.425045612.2091687Koordinatoj: 44° 25′ 30″ N, 12° 12′ 33″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
| Jaraj vizitantoj: | 20 873 (2020) | ||||
| Parto de | Early Christian Monuments of Ravenna vd | ||||
| |||||
| Retpaĝo | http://www.polomusealeemiliaromagna.beniculturali.it/musei | ||||
La Maŭzoleo de Teodoriko (itale Mausoleo di Teodorico) en Raveno estas la tomboloko de la ostrogota reĝo Teodoriko, konata kiel la Granda. Ĉi tiu nekutima strukturo, kiun Teodoriko la Granda verŝajne konstruigis en la 6-a jarcento por si mem kaj la plej proksimaj konfiduloj de sia kortego, estas konsiderata la plej elstara arkitektura atingo de la ostrogotoj en Italio. [1]
Ĝi estas la sola pluviva monumento de orientgota arkitekturo praromanika kaj la sola pluviva maŭzoleo de antikva germana reĝo. [2]
En 1996, la maŭzoleo, kiel parto de la Fru-kristanaj Monumentoj de Raveno, estis inkludita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Nuntempe ĝi havas la statuson de muzeo. Vizitantoj rajtas eniri kaj enirbileto estas pagenda.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis konstruita el Istria ŝtono sur du dekflankaj tavoloj, kronitaj per dekmetra kupolo, hakita el 300-tuna monolito, eble imite de la tendoj de la germanoj. Ĉar la gotoj ne havis la rimedojn por levi tian pezan slabon, la maŭzoleo estis plenigita per tero ĝis la supro, post kio la kupolo estis trenita en ĝian lokon kaj la tero estis forigita. La elektita loko por la konstruado de la maŭzoleo estis ekzistanta tombejo de la gotoj ekster Raveno.
Kun la falo de Raveno sub la regadon de Justiniano la 1-a, la korpo de Teodoriko estis forigita el la maŭzoleo, kaj la maŭzoleo mem estis transformita en kapelon. La porfira sarkofago de la gotika reganto nun estas malplena. La proksimeco de la rivereto kaŭzis la subfosadon de la fundamentoj, kio necesigis la intervenon de restaŭristoj en la 19-a jarcento.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La maŭzoleo estis konstruita kiel du cilindroformaj strukturoj, unu ene de la alia. La pli malalta strukturo estas ornamita per serio de arkoj ripozantaj sur la anguloj de la oklatera strukturo. La tegmento de la konstruaĵo, kiu havas diametron de ĉirkaŭ 10 metroj, estas farita el monolita ŝtono pezanta ĉirkaŭ 300 tunojn.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Sudokcidenta flanko de la tombo.
- Suda flanko de la tombo.
- Norda flanko de la tombo.
- Ene de malsupra nivelo
- Ene de la supra nivelo
- Interne supra nivelo kun fendita tegmentŝtono
- Ene de la supra nivelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bean, Rachel. (2010) Italy, Malta, and San Marino. Marshall Cavendish, p. 753.
- ↑ WORLD HERITAGE LIST Ravenna No 788



