Maasin (Suda Lejteo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maasin
component city
Administrado
Poŝtkodo 6600
Demografio
Loĝantaro 87 446  (2020) [+]
Loĝdenso 413 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 8′ N, 124° 51′ O (mapo)10.133333333333124.85Koordinatoj: 10° 8′ N, 124° 51′ O (mapo) [+]
Alto 77 m [+]
Areo 211,71 km² (21 171 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Maasin (Filipinoj)
Maasin (Filipinoj)
DEC
Maasin
Maasin
Situo de Maasin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maasin, Southern Leyte [+]
vdr

Maasin - tagaloge Lungsod ng Maasin - estas komponenta urbo kaj diocezo en Filipinoj, en la insulo Lejteo, en regiono Orientaj Bisajoj, kie estas ĉefurbo de la provinco Suda Lejteo. La urbo havas 70 distriktojn.

Katedralo de Maasin

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maasin etendiĝas en la sudokcidenta marbordo de la insulo [1]. Surigao troviĝas 90, Ormoc kaj regiona ĉefurbo Cebuurbo 95, Tagbilaran 113, Dabao 359, General Santos 454, Manilo 640, Kezonurbo 642, Tuguegarao 890 kilometrojn (aere) [2].

Historia domo en Maasin

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1521 Fernão de Magalhães alvenis al la proksima insulo. Dum la hispana periodo la regiono estis maldense loĝita, ĉefe la marbordo pro ofta atako de piratoj. Tamen Maasin estis fondita kiel paroĥo. Jezuitoj administris inter 1700 kaj 1768, poste aŭgustenanoj ĝis 1843, fine franciskanoj ĝis 1896. La oficiala komunumfondo okazis en 1770. En la 19-a jarcento enmigrantoj alvenis el la pli grandaj najbaraj insuloj. Depost la mallongdaŭra filipina revolucio (1898) dominado de Usono okazis. Tiam Maasin ĝuis benojn de la demokratio, kiu finiĝis dum la japana erao (1942-1945). Depost la 2-a mondmilito Maasin evoluis precipe pro la haveno kaj pro fondo de nova provinco Suda Lejteo Maasin fariĝis provinca ĉefurbo. En 1998 la statuso estis levita al komponenta urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Maasin la plej multaj el la homoj estas kamparanoj aŭ fiŝkaptistoj, krome gravas la komerca sektoro.

Religio[redakti | redakti fonton]

En Maasin precipe katolikoj vivas (ĉirkaŭ 90%). La diocezo estis fondita la 14-an de aŭgusto 1968.

Domo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Maasin voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La urbo havas enlandan flughavenon kaj maran nacian havenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Maasin estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 1772 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 23-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katedralo el la 17-a jarcento
  • preĝejoj
  • kaverno kun imponaj rokformacioj, 15 km de la urbocentro
  • tendaro Danao kun artefarita lago situas 335 m. super marnivelo kaj 15 km fore de la grandurbo
  • bestoĝardeno
  • muzeo
  • pilgrima kapelo 7 km de la urbocentro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Dosiero:Mother Mary Shrine, Maasin City.jpg
Sanktejo
Kapelo en Maasin