Saltu al enhavo

MacKinlay Kantor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MacKinlay Kantor
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1904 (1904-02-04)
en Webster City
Morto 11-an de oktobro 1977 (1977-10-11) (73-jaraĝa)
en Sarasota
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
porinfana verkisto
scenaristo
ĵurnalisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin McKinlay KANTOR (la 4-an de februaro 1904 en Webster City, Iovao ; m. la 11-an de oktobro 1977 en Sarasota, Florido) estis usona verkisto kaj ĵurnalisto, filmscenaristo. Li verkis pli ol 30 romanoj, el kiuj la plej multaj fokusiĝas al la Usona Enlanda Milito. Li estis premiita la Pulitzer Premion por Fikcio en 1956 por lia romano, Andersonville. [1]

Li ne uzis sian antaŭnomon. Li laboris kiel ĵurnalisto. En 1930, li translokiĝis al Novjorko. Dum ĉi tiu tempo, li verkis, interalie, krimrakontojn por revuoj, centritaj ĉirkaŭ du policaj fratoj, Nick kaj Dave Glennan. En 1928, li publikigis sian unuan romanon, Diversey, pri Ĉikagaj gangsteroj. En la sekva jardeko, li komencis verki librojn pri la Usona Enlanda Milito, lia unua romano pri tiu temo estante Long Remember. La inspiro por ĉi tiu realisma romano devenas de lia infanaĝo: kiel junulo, li parolis kun kelkaj veteranoj de la milito kaj fariĝis entuziasma ŝatanto de tiaj rakontoj. Long Remember estas konsiderata unu el la unuaj romanoj influitaj de realismo.

Dum la Dua Mondmilito, li estis korespondanto en Londono kaj atestis la liberigon de la koncentrejo Buchenwald, verkante ĉefe por Los-Anĝelesaj revuoj.

Li laboris por filmo kaj televido. En 1946, lia romano Glory for Me estis adaptita en la Oskar-premiitan filmon The Best Years of Our Lives, pri soldatoj revenantaj de la fronto. Tamen, lia plej granda laŭdo venis kun Andersonville, publikigita en 1955 kaj gajninta la Pulitzer-premion la sekvan jaron. Andersonville, Georgio, estis la urbo kie la Konfederaciuloj tenis Uniajn militkaptitojn dum la Enlanda Milito. Liaj aliaj verkoj inkluzivas The Voice of Bugle Ann (1935), Gettysburg (1952), kaj Story Teller (1967).

Multaj el liaj romanoj estis adaptitaj por la kino. Li verkis kelkajn filmscenarojn. Li ankaŭ verkis kelkajn scenarojn, fakte verkitajn de Dalton Trumbo, kiu tamen finis sur la nigra listo de la Komitato pri Malusonaj Agadoj de la Makartiismo, kun Trumbo ricevante la kompenson.

  • Diversey (1928)
  • El Goes South (1930)
  • The Grave Grass Quivers (1931)
  • The Jaybird (1932)
  • Long Remember (1934)
  • The Voice of Bugle Ann (1935)
  • Arouse and Beware (1936)
  • The Romance of Rosy Ridge (1937)
  • The Noise of Their Wings (1938)
  • Here Lies Holly Springs (1938)
  • Valedictory (Illustrated by Amos Sewell) (1939)
  • Cuba Libre (1940)
  • Gentle Annie (1942)
  • Happy Land (1943)
  • Glory for Me (1945)
  • Midnight Lace (1948)
  • The Good Family (1949)
  • Wicked Water (1949)
  • One Wild Oat (1950)
  • Signal Thirty-Two (1950)
  • Don't Touch Me (1951)
  • Warwhoop: Two Short Novels of the Frontier (1952)
  • The Daughter of Bugle Ann (1953)
  • God and My Country (1954)
  • Andersonville (1955)
  • Frontier: Tales of the American Adventure (1959)
  • The Unseen Witness (1959)
  • Spirit Lake (1961)
  • If the South Had Won the Civil War (1961)
  • Beauty Beast (1968)
  • I Love You, Irene (1973)
  • The Children Sing (1974)
  • Valley Forge (1975)
  • Turkey in the Straw: A Book of American Ballads and Primitive Verse (1935)
  • Author's Choice (rakontoj) (1944)
  • Silent Grow the Guns, and Other Tales of the American Civil War (rakontoj) (1958)
  • It's About Crime (rakontoj) (1960)
  • The Gun-Toter, and Other Stories of the Missouri Hills (rakontoj) (1963)
  • Story Teller (rakontoj and essays) (1967)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kidd, Robin L.. (2001) “MacKinlay Kantor”, Dictionary of Midwestern Literature One: The Authors. Bloomington, IN: Indiana University Press, p. 251. ISBN 978-0-253-33609-5.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]