Joaquim Maria Machado de Assis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Machado de Assis)
Saltu al: navigado, serĉo
Joaquim Maria
Machado de Assis
Brazilian writer Machado de Assis.png
Fondinto de la Brazila Beletristika Akademio
Naskiĝo 21-an de junio 1839
en Flag of the United Kingdom of Portugal, Brazil, and the Algarves.svg Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Morto 29-a de septembro 1908
en Brazilo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
Nacieco brazilano
Sukcesis kiel
  • romanisto
  • rakontisto
  • teatra verkisto
  • kronikisto
  • poeto kaj ĵurnalisto
Reprezentaj verkoj Dom Casmurro kaj Postmortaj rememoroj de Brás Cubas
v  d  r
Information icon.svg

Joaquim Maria MACHADO de ASSIS [ĵoakim maria maŝadŭ djasiz] (naskiĝis en la 21-a de junio 1839, en Rio-de-Ĵanejro, kaj mortis en la 29-a de septembro 1908, en tiu sama urbo) estas brazila romanisto, rakontisto, teatra verkisto, kronikisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li estas la fondinto de la Seĝo 23 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la verkiston José de Alencar (1829-1877), amiko mortinta ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭ la fondo de la akademio. Machado de Assis okupis dum pli ol dek jaroj la prezidon de tiu institucio, kiun oni pasis ankaŭ nomi Domo de Machado de Assis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Machado de Assis naskiĝis la 21-an de junio 1839, en Morro do Livramento (Monto Livramento), Rio-de-Ĵanejro, la tiama ĉefurbo de Brazilo. Liaj gepatroj estis Francisco José de Assis, mulato kiu laboris kiel pentristo, kaj Maria Leopodilna da Câmara Machado, portugala lavistino el Acoroj. Ili vivis kun Maria José de Mendonça Pereira, kiu kundividis sian domon kun la paro. La terenoj de Livramento konsistis el la bieno de la familio de Maria José kaj, ekde, 1818 oni dividis la areon en parcelojn, kiu formus la strato Nova de Livramento. Maria José fariĝis la baptopatrino de la estonta verkisto, kaj Joaquim Alberto de Sousa da Silveira, ŝia bopatro, fariĝis la baptopatro; kaj pro tio la gepatroj donis al la bebo la nomojn de la du baptogepatroj. La juna Machado de Assis havis fratinon, kiu mortis en 1845, kiam ŝi estis 4-jaraĝa.

Nomoparto Nomo Origino
Unua nomo Joaquim (baptopatro)

Joaquim Alberto de Sousa da Silveira

Dua nomo Maria (baptopatrino)

Maria José de Mendonça Pereira

Unua familinomo (patrinflanka) Machado (patrino)

Maria Leopodilna da Câmara Machado

Dua familinomo (paroflanka) de Assis (patro)

Francisco José de Assis

Machado de Assis komencis siajn studojn en regiona lernejo, sed ne montris multan interesiĝon. Pro lia kutimo helpi la plenumon de mesoj, li ekkonis la pastron Silveira Sarmento, kiu, laŭ iuj biografiistoj, fariĝis lia amiko kaj mentoro pri latino.

Monto Livramento kie naskiĝis Machado de Assis

En la felietono Casa Velha, publikigita de januaro 1885 ĝis februaro 1886, en la karioka revuo A Estação, Machado de Assis priskribas, kia estis la ĉefa domo kaj la kapelo de la bieno Livramento: "La domo, kies loko kaj situo ne bezonatas precizigi, estis konata, inter la loĝantoj de la kvartalo, kiel "Casa Velha" (Malnova Domo), kia ŝi vere estis. La domo datumis de la fino de la antaŭa jarcento. Temis pri solida kaj vasta konstruaĵo, kun aŭstera stilo, nuda je ornamoj. Mi, ekde la infanaĝo, konis ĝian eksteron, la grandan verandon en la fronto, la du enormajn pordegojn - unu por familianoj kaj vizitantoj, kaj la alia por servistoj kaj por la ŝarĝoj kun ties iro-reiro, la ĉaroj kaj la brutojn kiu eliris paŝti. Krom tiuj du enirejoj, ekzistis, en la kontraŭa flanko, kie troviĝis la kapelo, vojo kiun najbaroj kutimis sekvi dimanĉe por iri dimanĉe al meso aŭ sabate al preĝado".

Kiam Machado de Assis estis 10-jara, lia patrino mortis. Li kaj lia patro transloĝiĝis al São Cristóvão, strato São Luís de Gonzaga, numero 48, kie malmulte post la morto de la patrino, la patro ree edziĝis, ĉifoje kun Maria Inês da Silva. Maria Inês daŭre zorgis pri la infano post la morto de la patro. Ŝi produktis dolĉaĵojn en lernejo dediĉita nur al virinoj. Machado de Assis havis lecionojn en tiu lernejoj kaj ankaŭ kutimis lerni la francan lingvon kun enmigrinta panisto. Kelkaj biografiistoj akcentas sian fruan interesiĝon pri libroj.

Sociedade Petalógica[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĉiuj indikoj, Machado evitis la kariokan suburbon kaj serĉis viveblecojn en la urbocentro. Kun multaj planoj kaj aventura animo, li tenis kelkajn amikligojn kaj amrilatojn. En 1854, li publikigis en Periódico dos Pobres (Periodaĵo de la Malriĉuloj) lian unuan soneton, dediĉitan al "Ilustríssima Senhora D.P.J.A" (Eminentega Sinjorino D.P.J.A), kun la subskribo "J. M. M. Assis". En la sekva jaro, li ekfrekventis la librovendejon de la ĵurnalisto, tipografo kaj humanisto Francisco de Paula Brito. En lia vendejo, krom libroj, vendiĝis ankaŭ medikamentoj, teoj, tabako, ŝrauboj kaj ŝraŭbingoj. La vendejo de Francisco de Paula Brito ankaŭ funkciis kiel renkontiĝejo de Sociedade Petalógica (Societo Mensogema). En estonta tempo, Machado de Assis citus la Societon kiel lokon kie "oni diskutis pri tio, ekde la eksigo de iu ministro ĝis akrobataĵoj de dancistinoj; ekde la noto D de la voĉo de Tamberlick ĝis la diskursoj de Markizo de Paranao".

Verko[redakti | redakti fonton]

Machado de Assis okupas en la brazila literaturo honoran pozicion. Kiel mestizo, li rompis ĉiajn barojn, kiuj lin ĉirkaŭis dum tridek jaroj da fekunda laborado. Estis ja longa novictempo pasinta inter pluraj malesperoj kaj malmultaj ĝojoj, dum kiu la spirito de Machado de Assis akiris la plej bonan harditecon por firmiĝis, en 1879, ĉe la plej alta rango en beletristiko, okupante la gravan postenon de verkisto, en kiu kristaliĝas skoloj kaj literaturaj tendencoj.

Li estis romantikulo, tamen ĉiam kun la pordo malfermita al la flanko de realisma observado; ia psikologo kun vualitaj ironioj kaj trankvila pesimismo.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ressurreição ("Releviĝo", ne tradukita) (1872)
  • A Mão e a luva ("La mano kaj la ganto", ne tradukita) (1874)
  • Helena ("Helena", ne tradukita) (1876)
  • Iaiá Garcia ("Iaiá Garcia", ne tradukita) (1878)
  • Memórias póstumas de Brás Cubas ("Postmortaj rememoroj de Brás Cubas", jam tradukita) (1881)
  • Quincas Borba ("Quincas Borba", ne tradukita) (1891)
  • Dom Casmurro ("Dom Casmurro", jam tradukita) (1899)
  • Esaú e Jacó ("Esauo kaj Jakobo", ne tradukita) (1904)
  • Memorial de Aires ("Memorigaĵo de Aires", ne tradukita) (1908)

Rakontaroj[redakti | redakti fonton]

  • Contos fluminenses ("Rakontoj de Rio-de-Ĵanejro") (1870)
  • Histórias da meia-noite ("Noktomezaj historioj") (1873)
  • Papéis avulsos ("Senkolektaj paperoj") (1882)
  • Histórias sem data ("Sendataj historioj") (1884)
  • Páginas recolhidas ("Kunigitaj paĝoj") (1899, 1937)
  • Várias histórias ("Pluraj historioj") (1896)
  • Relíquias de casa velha ("Relikoj de malnova hejmo") (1906)

Kronikoj[redakti | redakti fonton]

  • Crônicas
  • A Semana

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Poesias

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teatro
  • Crítica Literária
  • Crítica Teatral

Korespondaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Correspondência

En Esperanto[redakti | redakti fonton]