Maciej Iłowiecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maciej Iłowiecki
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1935 (1935-02-28)
en Piekary Śląskie
Morto 23-an de decembro 2023 (2023-12-23) (88-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maciej Iłowiecki, propre Tadeusz Maciej Iłowiecki (naskiĝis la 28-an de februaro 1935 en Piekary Śląskie) – pola verkisto, ĵurnalisto, publicisto, estinta membro de la Landa Konsilio de Radiofonio kaj Televido.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Diplomito de biokemio en Varsovia Universitato. De 1959 laboras kiel ĵurnalisto kaj publicisto. En la tempo de Pola Popola Respubliko verkis por semajnrevuo "Polityka" (Politiko) kaj "Przegląd Techniczny" (Teknika Revuo). En la jaroj 1974–1990 laboris en redakcio de monatrevuo "Problemy" (Problemoj).

Kiel spertulo pri amaskomunikiloj en 1989 estis invitita al interparoloj de Ronda Tablo flanke de "Solidareco" (lia oponanto ĉe t.n. subtablo pri amaskomunikiloj de koalici-registara flanko estis Krzysztof Teodor Toeplitz).

En la jaroj 1990–1993 li plenumis funkcion de prezidanto de la estraro de Stowarzyszenie Dziennikarzy Polskich (Asocio de Polaj Ĵurnalistoj), en la jaroj 1990–1992 estis ĉefredaktoro de semajnrevuo "Spotkania" (Renkontoj). De aprilo 1993 ĝis septembro 1994 li okupis postenon de anstataŭulo de prezidanto de la Landa Konsilio de Radiofonio kaj Televido. Membro de Konsilio de Amaskomunikila Etiko (de 2004 ĝis 2011), estrarano de Towarzystwo Popierania i Krzewienia Nauk (Societo pri Apogo kaj Popularigo de Sciencoj). Redakta membro de monatrevuo "Nowe Państwo" (Nova Ŝtato).

En la Tria Pola Respubliko okupiĝis pri sendependa publicistiko, kunlaborante kun televido Polsat. Aŭtoro de gazetaj artikoloj kaj de dekkelkaj libroj pri amaskomunikada scienco.

Distingita per Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (2014).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nasz wiek XX (Nia 20-a jarcento), Wiedza Powszechna, Warszawa 1969
  • Nowy, niezbyt wspaniały świat (Nova, ne tute grandioza mondo), Wiedza Powszechna, Warszawa 1974
  • Dzieje nauki polskiej (Historio de pola scienco), Interpress, Warszawa 1981
  • Z tamtej strony lustra (De malantaŭa flanko de spegulo), Alfa, Warszawa 1987, ISBN 83-7001-127-6
  • Niepokój dwutysięcznego roku (Maltrankvilo de la dumila jaro), Iskry, Warszawa 1989
  • Figle naszego świata (Petoloj de nia mondo), Alfa, Warszawa 1992
  • Media, władza, świadomość społeczna (Amaskomunikiloj, regopovo, socia konscienco), Pomorskie Towarzystwo Edukacyjne "Fama", Bydgoszcz 1999
  • Kronika przypadków publicznych (Kroniko de publikaj okazintaĵoj), Prószyński i S-ka, Warszawa 2000
  • Krzywe zwierciadło: o manipulacji w mediach (Kurba spegulo. Pri manipulado en amaskomunikiloj), Gaudium, Lublin 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]