Macon (Georgio)
| Macon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo en Usono urbego komunumo de Georgio unuiĝinta civito-kantono kantona sidejo | |||||
| Administrado | |||||
| Subŝtato | |||||
| Kantono | kantono Bibb | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Lester Miller | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 157 346 (2020) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 078 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 32° 50′ N, 83° 38′ U (mapo)32.84069-83.6324Koordinatoj: 32° 50′ N, 83° 38′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 116 m [+] | ||||
| Areo | 145,981546 km² (1 459 8.1 546 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Macon [MEJken], oficiale Macon-Bibb, estas unuigita urbego en la kantono Bibb (Georgio), en la subŝtato Georgio de Usono. Ĝi estas la kantona sidejo. La urbo ricevis sian nomon laŭ la historia figuro Nathaniel Macon.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2023 Macon havis loĝantaron de 156 512. En la 1960-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), sed en la 2000-a kaj 2010-a jardekoj la loĝantaro malpliiĝis sub cent mil.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo proksime al la geografia centro de la ŝtato 116 metrojn super la marnivelo. Rivero trafluas la urbon. Macon estas 137 km sudoriente de la urbego Atlanta.
Historio
[redakti | redakti fonton]Macon estis fondita tie, kie indianoj vivis en la 18-a jarcento, sed iliaj antaŭuloj vivis en la sama loko preskaŭ 2 jarmilojn, eĉ estis restaĵoj antaŭ 13 miloj. Dum la historio multe da naturaj katastrofoj okazis, ekzemple en 1994 tropika ŝtormo nomata Alberto. Balotantoj aprobis la unuigon de urbo Macon kaj kantono Bibb en 2012, post 2 jaroj okazis la fakta unuiĝo.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Pluraj altlernejoj kaj universitatoj funkcias en Macon.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]3 ĉefvojoj ligas Macon-on al la subŝtata reto. Loke 2 malgrandaj flughavenoj servas. La granda komerca flughaveno troviĝas en Atlanta, proksimume 80 mejlojn (do 128 kilometrojn) nordokcidente.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Macon situas en humida subtropika klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen (Cfa). La temperaturo averaĝe estas 19 °C kaj varias inter 11-25 °C. Jare pluvas po 1160 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- muzeoj
- Urba Aŭditorio, la plej granda vera kupra kupolo de la mondo
- Operejo








