Mad Max Beyond Thunderdome (filmo)
Mad Max Beyond Thunderdome | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mad Max Beyond Thunderdome |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 12 jul. 1985, 11 okt. 1985, 26 sep. 1985 |
Ĝenro | agfilmo, postapokalipsa filmo, malutopia filmo |
Kameraado | Dean Semler |
Reĝisoro(j) | George Miller • George Ogilvie |
Produktisto(j) | Terry Hayes |
Scenaro | George Miller • Terry Hayes |
Filmita en | Aŭstralio • Coober Pedy |
Loko de rakonto | Aŭstralio |
Muziko de | Maurice Jarre |
Rolantoj | Mel Gibson • Tina Turner • Angry Anderson • Bruce Spence • Angelo Rossitto • Helen Buday • Frank Thring • Paul Larsson • Tushka Bergen • Katharine Cullen • Justine Clarke |
Produktinta firmao | Kennedy Miller Mitchell |
IMDb | |
Mad Max Beyond Thunderdome (Mad Max Preter Tondrosfero) estas aŭstralia filmo de George Miller kaj George Ogilvie, aperinta en 1985. Ĝi estas la tria filmo en "Mad Max" sagao.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]Atoma milito neniigis la mortantan socion, homoj organiziĝas en tribojn, kiuj luktas por sia pluekzisto. Dum li traveturas la dezerton en sia ĉaro tirita de kameloj, Max estas agresita kaj prirabita. Postsekvante la rabistojn, li alvenas en urbon, Bartertown, t.e. «urbo de interŝanĝoj». Tiu ĉi urbo, dediĉita al komerco kaj regata de Onjo Entity, kiu organizas komencon de civilizacio, anstataŭigante ŝtelon per interŝanĝo. En tiu urbo, inter-personaj konfliktoj kaj kvereloj estas solvataj de mort-duelo en areno, la Tondrosfero, por malebligi venĝojn, tribajn luktojn kaj vendetojn, kiuj kondukus al la disfalo de tiu socia embrio. La socio estas regata de facilaj reguloj redaktitaj de Onjo Entity en formo de frapfrazoj: «du homoj eniras, unu homo eliras», por mort-dueloj en la Tondrosfero, kaj ankaŭ: «rompu la kontrakton, alfrontu la radon», la puno estas hazarde elektita de parodio de loterio.
La urbo estas energie provizita de metano, produktita de fekaĵoj de porkoj, breditaj sub la urbo. La bredado kaj la metan-fabriko estas mastrumataj de Master Blaster («Mastro Bombo»), paro formita de debila grandegulo Blaster kaj inteligenta malgrandegulo Master, sidanta sur liaj ŝultroj. Kiam okazas konflikto kun Onjo Entity, Master dekretas embargon kaj malŝaltas la energi-provizon de Bartertown.
Alveninte en la urbon, Max malkovras, ke la renaskiĝon de civilizacio akompanas tiu de politikaj intrigoj. Ĉu ekzistas estonteco preter Tondrosfero, t.e. preter Bartertown? Cetere kaj ĉefe, ĉu oni rekreu socion similan al tiu kiu fiaskis?
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Mad Max Beyond Thunderdome
- Reĝisoroj: George Miller kaj George Ogilvie
- Scenaro: Terry Hayes kaj George Miller
- Produktoro: Kennedy Miller
- Produktita de: George Miller
- Kun-produktita de: Doug Mitchell Kaj Terry Hayes
- Foto-direktoro: Dean Semler
- Enkonduka kaj fina kanzonoj: "One of the Living" kaj "We Don't Need Another Hero" far Tina Turner
- Muziko: Maurice Jarre
- Deven-lando: Aŭstralio
- Formato: kolora, mono, 35, 70 mm
- Ĝenro: post-apokalipsa peplumo
- Daŭro: 107 minutoj
- Aperdatoj:
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Mel Gibson: «Mad» Max Rockatansky
- Tina Turner: Onjo Entity
- Bruce Spence: Piloto Jedediah
- Adam Cockburn: Jedediah Jr.
- Frank Thring: Kolektanto
- Angelo Rossitto: Malgrandegulo Master
- Paul Larsson: Grandegulo Blaster
- Angry Anderson: Ironbar
- Robert Grubb: Pork-buĉisto
- George Spartels: Blackfinger
- Edwin Hodgeman: D-ro Dealgood
- Bob Hornery: Akvo-vendisto
- Andrew Oh: Ton Ton Tattoo
- Helen Buday: Savannah Nix
- Mark Spain: S-ro Skyfish
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mad Max Beyond Thunderdome en IMDB
- Mad Max au-delà du dôme du tonnerre Arkivigite je 2008-06-05 per la retarkivo Wayback Machine