Madaba
Madaba | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 17110 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 31° 43′ N, 35° 48′ O (mapo)31.71666666666735.8Koordinatoj: 31° 43′ N, 35° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 39440 km² (3 944 000 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Madaba estas urbo en Jordanio, sude de la monto Nebo. La urbo estas konata pro siaj mozaikoj[1].
Madaba laŭdire apartenis origine al la tribo de Ruben sed estis konkerita en la 9-a jarcento a.K.E. de la reĝo Mesa de Moabo, rekaptita de la Makabeoj kaj poste fariĝis kristana urbo kaj episkopa sidejo.
Mozaika Mapo de Madaba[redakti | redakti fonton]
Sur la planko de la preĝejo de Sankta Georgo estas mozaika mapo bildiganta Palestinon, de Cidono en Libano ĝis Aleksandrio en Egiptio [2]. La mapo estis kreita iam inter 542 kaj 570 A.D. kaj estas tiel la plej malnova konservita mapo de la Sankta Lando. Origine, la mapo havis ĉirkaŭ 15 x 6 metrojn, sed partoj de ĝi nun estas detruitaj [3].
Membro de la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko[redakti | redakti fonton]
Madaba aliĝis al la Reto de Kreemaj Urboj de Unesko en oktobro 2017[4].
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) ”Visit Madaba”. www.visitmadaba.org. Arkivite de la originalo, la 2-an de marto 2017.
- ↑ (en) ”The Madaba Mosaic[rompita ligilo]”, www.cartographic-images.net.
- ↑ (sv) "Bibelturism i fredens spår”, DN.SE.la 26-an de marto 2000
- ↑ (en) Jordan’s Madaba joins UNESCO Creative Cities Network, Roya News, la 2-an de novembro 2017.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj (Unesko)