Madagaskara galinago
Muzea specimeno
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Gallinago macrodactyla Bonaparte, 1839 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Madagaskara galinago (Gallinago macrodactyla, laŭ kio ankaŭ Grandfingra galinago) estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili reproduktiĝas nur en malseka orienta duono de Madagaskaro, el marnivelo ĝis 2 700 m, estante plej ofta super 700 m. Ĝi estas nemigranta.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tio estas granda kaj peza galinago 29–32 cm longa kun fortika korpo kaj relative mallongaj kruroj por vadbirdo. Ĝiaj supraj partoj, kapo kaj kolo estas striecaj per bildo de brilaj malhelbrunaj strioj kaj orkoloraj randoj en la plumoj formante liniojn laŭ ĝia dorso. La ventro estas blanka, kun iom da bruna strieco sur la flankoj sed neniam sur la ventro. La nigreca beko estas tre longa, rekta kaj sufiĉe fortika. La kruroj kaj piedoj estas flavec-olivaj ĝis verdec-grizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj nematuruloj diferenciĝas nur pro montrado de sablokoloraj bordoj en la flugilkovriloj.
La Madagaskara galinago ne estis registrita aliloke, kaj ne estas alia galinaga specio registrita en Madagaskaro. La ordinara galinago estas pli malgranda, havas pli palajn subflugilojn, kaj blankajn bordojn en flugiloj. La nadlovosta galinago estas simila laŭ plumaro al la Madagaskara specio, sed ĝi estas pli malgranda, pli mallongbeka kaj pli mallongvosta. La Afrika galinago estas simila laŭ korpo al la Madagaskara galinago, sed havas pli evidentan bordon en la flugiloj. Ĉiuj galinagoj kiuj estas eblaj vagantoj en Madagaskaro havas pli rapidan, malpezan flugmanieron ol la loĝanta specio.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Madagaskara galinago reproduktiĝas en marĉoj, kotejoj, inunditaj kampoj kaj foje eĉ en rizkampoj. Ili konstruas telerforman neston el sekaj herboj en tre sekaj areoj de siaj reproduktejaj marĉoj. La nesto estas kaŝita en densa herbotufo. La reproduktado okazas el almenaŭ Julio ĝis Januaro.
Tiu birdospecio faras spektaklan alteflugan memmontradon, kiam la masklo flugas alte en cirkloj, sekvita de pova halto-falo dum kiu la birdo faras tipan tamburadon pere de vibrado fare de modifitaj eksteraj vostoplumoj.
La Madagaskara galinago manĝas puŝante sian longan bekon profunde en la koton serĉante insektojn kaj vermojn. Se alarmite, ĝi frostiĝas, kaj ĝia kripta plumaro disponigas efikan kamufladon kiam la birdo restas senmove inter marĉa vegetaĵaro. Kiam timigita, ĝi forflugas rapide per zigzaga agado.
Konservostatuso
[redakti | redakti fonton]Tiu birdospecio estas malofta, kaj la totala populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 1 800 – 7 500 individuoj. Ili troviĝas en malgrandaj grupoj de 4–8.
La specio estas minacata pro la pliiĝanta konverto de malsekejoj en rizkampoj. Ekzemple, en la plej granda areo de taŭga malseka habitato en Madagaskaro, nome la lago Alaotra, ĉirkaŭ 250 km² de la 350 km² ĉirkaŭ la lago estas nun dediĉita al rizproduktado. La specio estas minacata ankaŭ pro ĉasado por manĝado, vivtenado kaj loka komerco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hayman, Marchant kaj Prater, Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
- Birdlife International


