Madagaskara glareolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Glareola ocularis Verreaux, 1833 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Madagaskara glareolo, Glareola ocularis, laŭ kio ankaŭ Okulglareolo, reference al malkutima okulbildo, estas vadbirdo de la familio de glareoloj, nome Glareoledoj de la ordo de Karadrioformaj. Ĝi troviĝas en Komoroj, Etiopio, Kenjo, Madagaskaro, Mozambiko, Somalio, Tanzanio, eble Maŭricio, kaj eble Reunio. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone malsekaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, riveroj, nesalakvaj lagoj, rokaj bordoj, kaj intertajdaj marĉoj; ĝi migras al la marbordo de Orienta Afriko vintre.[1]
Kiel aliaj glareoloj havas malhelajn suprajn partojn kaj helgrizajn malsuprajn partojn, sed meze estas rimarkinda oranĝecbruna malsupra brusto. Pli rimarkinda trajto estas la kapobildo konsistanta je nigra krono apartigita per tre kontraste blanka subokula strio al la nuko; ankaŭ la beko estas nigra sed la bekobazoj (bridaj) estas ruĝaj.
Ĝi estas la plej rara specio en la genro Glareola,[1] kaj estas minacata pro habitatoperdo.
Ilia reprodukta sezono daŭras el Oktobro ĝis Decembro, pinte en Novembro.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 (1987) “Breeding Record of the Indian Pratincole Glareola maldivarum in Tochigi Prefecture, Central Honshu”, Japanese Journal of Ornithology 35 (4), p. 166–168. doi:10.3838/jjo.35.166.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|