Malagasa turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madagaskara turfalko)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malagasa turfalko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falko Falco
Specio: F. newtoni
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • Falco newtoni newtoni Gurney, 1863
  • Falco newtoni aldabranus Grote, 1928
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malagasa turfalko, Madagaskara turfalko, PunktofalkoTurfalko de Newton (Falco newtoni), katiti (en kreola)[1]hicikicika (malagase), estas malgranda rabobirdo de la genro Falco. Ĝi ricevas la latinan sciencan nomon kaj ankaŭ alternativan komunan nomon laŭ la brita ornitologo Edward Newton.

Estas du subspecioj en Madagaskaro kaj en Aldabra. La raso el Aldabra estas nomata ankaŭ Aldabra turfalko (Falco newtoni aldabranus). Ties plej proksima vivanta parenco estas la Sejŝela falko; ili estis iam konsiderataj samspeciaj. Ties komunaj prauloj ŝajne diverĝis tre ĵuse, probable antaŭ malpli da 1 miliono de jaroj dum la komenco aŭ mezo de la Pleistoceno.

La Maŭricia turfalko estas pli malproksime parenca.(Groombridge et al. 2002)

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malagasa turfalko[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 25 al 30 cm longa. La flugiloj estas 180 mm al 195 mm ĉe maskloj kaj 188 mm al 203 mm ĉe inoj. La maskloj povas atingi pezon de inter 112 kaj 118 gramoj. La pezo de inoj estas ĝis 128 g. La kapo kaj nuko de maskloj estas ruĝecgrizaj kun malhelaj strioj. Malhela mustaĉa strio etendas el la bekobazo al la gorĝoflankoj. La supraj partoj kaj flugilkovriloj estas helbrunaj kun nigraj punktoj. La supraj vostokovriloj estas grizaj kun nigrecaj punktoj. La longaj flugilplumoj estas nigrecbrunaj, la internaj partoj estas kovrataj de blankaj kaj helbrunaj punktoj. La subaj partoj estas blankecaj. La mallongaj flugilplumoj estas helbrunaj kaj kun malhelaj bendoj. La brusto, ventro kaj subflugilaj kovriloj estas kovrataj de nigraj punktoj. LA vosto estas griza. Ĝi havas 6 al 9 mallarĝajn nigrajn striojn kaj larĝan antaŭfinan strion. Ĉiuj plumoj havas blankajn pintojn.

Ekzistas du kolorformoj, helformo (80%) kiu similas al ino de turfalko kun blanka kolo, kaj brunformo (20%) kun malhela kapo kaj kolo. Je tiu morfo la kapo kaj nuko estas preskaŭ nigraj. Korpo kaj subflugilaj kovriloj estas malhelbrunaj kun nigraj strioj kaj punktoj. La gorĝo montras sablokoloran al blankecan nuancon. La subflugilaj kovriloj estas grizecblankaj kaj kun nigraj punktoj. La kapo de inoj estas pli markate helbrunaj. La subaj partoj estas pli punktecaj kaj la vosto estas bruna kun nigraj strioj. Ambaŭ seksoj montras ardezgrizan bekon kun nigra pinto. La vaksaĵo estas flava. La kruroj estas ĉu flavaj ĉu briloranĝaj (ruĝeca morfo). Junuloj estas similkoloraj al inoj.

Ĝi similas al turfalko sed estas pli malgranda.

Aldabra turfalko[redakti | redakti fonton]

La Aldabra turfalko aspektas simila al la Madagaskara turfalko sed ĝi estas iom pli malgranda. La flugiloj estas 170 mm al 183 mm ĉe maskloj kaj 177 mm al 186 mm ĉe inoj. Kelkaj inoj montras tute blankajn subajn partojn.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa birdo havas grandajn teritoriojn kaj estas indiĝena de Madagaskaro, Majoto, kaj la Komoroj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Madagaskaro kie ili loĝas en savanoj kaj humidejoj sed ankaŭ en artefaritaj pejzaĝoj najbare al homaj setlejoj je altitudoj el 0 al 2000 msm. Ĝi estas nekomuna en arbaroj. La biotopo de la Aldabra turfalko estas la Aldabra Insulo de Grande Terre sed estas ankaŭ pruvaĵoj el la insulo de Anjuano ĉe Komoroj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la moroj similas al tiuj de turfalko.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Madagaskara turfalko kutime nestumas en rokaj kornicoj, en konstruaĵoj, en arbotruoj aŭ en elbastonetaj nestoj de aliaj birdoj, kiaj tiuj de la Blankbrusta korvo. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kutime en septembro, kaj kovadon faras nur la ino, kiu estas manĝigata de la masklo je regulaj intervaloj dum la kovado.[2]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Insektoj formas la majoritaton de la dieto de la Madagaskara turfalko, kaj tiuj estas kutime kaptataj dumfluge, sed ili manĝas ankaŭ foje malgrandajn birdojn, ranojn, kaj mamulojn, ĉiuj el kiuj estas kaptataj surgrunde. Ili ĉasas el malalta ripozejo, ĉu per gvato akcipitrece ĉu per ŝvebado per flugiloj, ĉu mateniĝe ĉu krepuske.[3]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La alvoko de la Madagaskara turfalko konsistas el akra krio iici, kici, kici, kici aŭ laŭta ripetata trilado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Falco newtoni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 1a Marto 2007. Malplej Zorgiga
  • Erritzoe, Johannes & Erritzoe, Helga (1993): The Birds of CITES and How to Identify Them. Lutterworth Press. ISBN 0-7188-2895-X
  • Ferguson-Lees, James & Christie, David A. (2001): Raptors of the World. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-618-12762-3
  • Groombridge, Jim J.; Carl Jones; Bayes, Michelle K.; van Zyl, Anthony J.; Carrillo, José; Nichols, Richard A. & Bruford, Michael W. (2002): A molecular phylogeny of African kestrels with reference to divergence across the Indian Ocean. Molecular Phylogenetics and Evolution 25(2): 267–277. COI:10.1016/S1055-7903(02)00254-3 (HTML resumo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erritzoe, Johannes & Erritzoe, Helga (1993): The Birds of CITES and How to Identify Them. Lutterworth Press. ISBN 0-7188-2895-X
  2. The Hawk Conservancy Trust - Madagascar Kestrel
  3. Global Raptor Information Network - Madagascar Kestrel. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2011-05-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.