Madagaskaraj silvioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagakaraj silvioj
La Longbeka berniero (Bernieria madagascariensis) estis iam lokita en la Piknonotedoj
La Longbeka berniero (Bernieria madagascariensis) estis iam lokita en la Piknonotedoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: vidu tekston
Genro: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madagaskaraj silviojMalagasaj silvioj estas nova klado de kantobirdoj. Ili ne ricevis oficialan nomon, kvankam la nomo Bernieredoj (laŭ la Longbeka berniero) estis neformale uzata (Roberson 2006); laŭ tio, ĝi ne estu uzata sen citaĵoj aŭ iel ajn kio implicus ke ĝi estas valida nomo. La familio konsistus el dek specioj de malgrandaj arbaraj birdoj kaj endemiaj de Madagaskaro.

La monofilio de tiu grupo estis proponita ekde 1934 (Salomonsen 1934). Sed la tradicia lokigo de tiuj birdoj pluis, miskomprenita kiel konverĝa evoluo kaj pro manko de dediĉita pristudo. La familioj al kiuj la Madagakaraj silvioj estis iam atribuitaj —Piknonotedoj (bulbuloj) sed ĉefe Timaliedoj kaj Silviedoj— estis uzataj kiel "rubeja taksono", unuiĝante nerilatajn stirpojn kiuj estas iom similaj laŭ ekologio kaj morfologio.

Post analizoj de DNA la proponita grupo estas la jena: Iam en Piknonotedoj (bulbuloj)

Iam en Silviedoj

Iam en Timaliedoj

Kelkaj el tiuj specioj estas malmulte konataj kaj estis priskribata de la scienco nur tre ĵuse. La Aperta tetrako estis priskribata nur en 1972 kaj la Kriptosilvio en 1996. La Aperta tetrako, kun la Grizkrona tetrako kaj la Malhela tetrako estas minacataj pro habitatoperdo, kaj estas listitaj kiel vundebla.

Plej parto de Malagasaj silvioj loĝas en humidaj pluvarbaroj en orienta Madagaskaro, kvankam kelkaj specioj troviĝas en pli sekaj sudokcidento de la insulo. Ili manĝas insektojn kaj formas miksitajn kunmanĝantarojn de ĝis ses specioj dum manĝado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Cibois, Alice; Pasquet, Eric; Schulenberg, Thomas S. & (1999): Molecular Systematics of the Malagasy Babblers (Passeriformes: Timaliidae) and Warblers (Passeriformes: Sylviidae), Based on Cytochrome b and 16S rRNA Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 13(3): 581–595. COI:10.1006/mpev.1999.0684 (HTML resumo)
  • Cibois, Alice; Slikas, Beth; Shulenberg, Thomas S. & Pasquet, Eric (2001): An endemic radiation of Malagasy songbirds is revealed by mitochondrial DNA sequence data. Evolution 55(6): 1198–1206. DOI:10.1554/0014-3820(2001)055[1198:AEROMS]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2006-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
  • Salomonsen, F. (1934): Revision of the Madagascar Timaliine birds. Annals and Magazine of Natural History (10a serio) 14: 60–79.