Madame de La Fayette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madame de La Fayette
Persona informo
Marie-Madeleine Pioche de La Vergne de La Fayette
Naskiĝo 18-an de marto 1634 (1634-03-18)
en Parizo
Morto 25-an de majo 1693 (1693-05-25) (59-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo Saint-Sulpice de Parizo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Madame de La Fayette
Profesio
Alia nomo Madame de la Fayette vd
Okupo verkisto • salonestrino • romanisto • historiisto • epistolisto • honordamo vd
Verkado
Verkoj La Princino de Klevo ❦
The Princess of Montpensier ❦
Q17461985 ❦
Q17352512 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie-Madeleine Piochet de la Vergne, grafino de La Fayette, plej konata kiel Madame de LA FAYETTE (18-a de Marto 1634, Parizo - 25-a de Majo 1693), estis franca verkistino kiu verkis la unuan francan historian romanon, nome La Princino de Clèves.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marie-Madeleine Pioche de la Vergne naskiĝis en familio de riĉa meznivela nobelaro, de la ĉirkaŭaĵo de Kardinalo Richelieu. Estante 16-jaraĝa, Marie-Madeleine ekestis honora servistino de la reĝino Anna de Aŭstrio kaj ekricevis literaturan edukon kun Gilles Ménage kiu lernigis al ŝi la italan kaj latinon, kaj enkondukis ŝin en la plej gravaj literaturaj salonoj, nome tiu de la Markizino de Rambouillet, tiu de la Markizino de Plessis-Bellière kaj tiu de Madeleine de Scudéry.

En 1650, ŝia patrino reedziniĝis nun kun Renaud de Sévigné, onklo de Marie de Sévigné; ambaŭ virinoj "iĝis la plej intimaj amikinoj de la mondo por ĉiam". En 1655 Marie-Madeleine, 22-jaraĝa, edziniĝis al nobelo de Aŭvernjo 18 jarojn pli aĝa ol ŝi, nome François Motier, grafo de Lafayette, kun kiu ŝi havis du filojn. Ŝi vizitis ofte Parizon, kie ŝi ekfrekventis la kortegon kaj malfermis sukcese sian propran salonon. Post la nasko de ŝiaj du filoj, la geedzeco dekadencis kaj la edzo iom malaperis de ŝia vivo.

Marie-Madeleine de La Fayette estis amikino de Henrieta de Anglio (filino de reĝo Karlo la 1-a), kiu komisiis al ŝi sian biografion; de la pastro Antoine Arnauld kaj de la konataj verkistoj Jean Regnault de Segrais kaj Pierre Daniel Huet kiu verkis Traité de l’origine des romans (La traktato pri la origino de la romanoj) kiu estis publikigita kiel prefaco de la verko de Marie-Madeleine nome Zaïde. Kiam startis la ribeloj de Frondo Marie-Madeleine plu havis amikecon kun Jean-François Paul de Gondi, kardinalo de Retz.

La ĉefa verko de Marie de La Fayette nome La Princesse de Clèves (1678).

En 1659 ŝi definitive ekloĝis en Parizo kaj publikigis en 1662 anonime La Princino de Montpensier. De 1655 ĝis 1680 ŝi ege amikiĝis kun La Rochefoucauld pri kiu ŝi diris: "M. de La Rochefoucauld kuraĝigis min, sed mi reformis lian koron". La Rochefoucauld prezentis Marie-Madeleine de La Fayette al la plej gravaj tiamaj verkistoj, inter kiuj Racine kaj Boileau. En 1669 estis publikigita la unua volumo de Zaïde, romano de hispan-maroka agado eldonita kun la pseŭdonimo de Segrais, sed kiu estis sendube de La Fayette. La deka volumo aperis en 1671. Zaïde estis multe reeldonita kaj tradukita, ĉefe pro la prefaco de Huet.

La plej fama kaj konata romano de La Fayette estas La Princino de Clèves, publikigita anonime en Marto 1678. Tiu verko, kiu tuj sukcesis, estas konsiderata ofte kiel la unua franca romano kaj prototipo de la komenco de la psikologiaj romanoj. Temas pri edzino kiu eniras en amhistorion neakcepteblan de la tiama socio. La romano, kiu ludis ŝlosilan rolon inter samtempuloj, eliras de la tiamaj modeloj rakontaj por krei verkon pli proksiman al la skemo de la sekva realisma romano.

La morto de La Rochefoucauld en 1680 sekvita de la morto de ŝia edzo en 1683 devigis al ŝi malpli aktivan vivon dum la lastaj jaroj de sia vivo. Tri ŝiaj verkoj estis publikigitaj postmorte: nome La Grafino de Tende (1718), Historio de Henrieta de Anglio (1720) kaj Memoroj de la Kortego de Francio (1731).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La princesse de Monpensier, Paris, C. de Sercy, 1662
  • La princesse de Clèves, À Paris, chez Claude Barbin, 1678
  • Romans et nouvelles, Paris, Classiques Garnier, 1989, ISSN 0750-2176
  • Zaïde, histoire espagnole, tome 1, tome 2, Paris, Claude Barbin, 1671
  • Histoire de Madame Henriette d'Angleterre, première femme de Philippe de France, Duc d'Orléans, Amsterdamo, M.-C. Le Cène, 1720
  • Mémoires de la cour de France pour les années 1688 et 1689, Paris, Foucault, 1828
  • La Comtesse de Tende (1718), postmorte

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]