Madame du Deffand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Madame du Deffand
Mme du Deffant CIPA0635.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1697 (1697-09-25)
en Charolles
Morto 23-an de aŭgusto 1780 (1780-08-23) (82-jara)
en Parizo
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Familio
Frat(in)o Gaspard Nicolas de Vichy
Profesio
Profesio beletristino • salonnière • women letter writer
Information icon.svg
vdr

Marie de Vichy-Chamrond (aŭ Champrond), ankaŭ markizino de Deffand (naskiĝis la 25-an de septembro 1697 en la kastelo de Chamrond, en Burgonjo, mortis la 23-an de aŭgusto 1780 en Parizo) estis franca leteristino kaj salonulino.

Li estis filino de malriĉa nobela familio. Lia amanto Charles-Jean-François Hénault, prezidanto de organismo de la Parlamento de Parizo kaj amiko de la reĝino, prezentis ŝin ĉe la dukino de Maine ĉe kies salono ŝi eniris en la socia etoso de verkistoj (Klerismo). Tiele ŝi amikiĝis al verkistoj kaj el 1742, ekkorespondis kun elstaruloj tiutempaj: kiaj Voltaire, Horace Walpole, d’Alembert, Julie de Lespinasse, la dukino de Luynes kaj aliaj. El 1749 post la morto de sia edzo, ŝi malfermis sian propran salonon.

Ŝi estis amikino de Voltaire, intima de d'Alembert, de Fontenelle, Marivaux, Sedaine, Helvétius, de la arkitekto Soufflot, de la skulptisto Falconet, de la pentristoj Van Loo kaj Vernet. Voltaire iam prezentis al ŝi la virinon kiun li plej amis, nome sia amikino Émilie du Châtelet, esperante ke ili iĝos amikinoj. La markizino tamen ne bone akceptis ke ŝiaj amikoj preferus alian damon, kaj tiele portretis Émilie vere fiage kio estis publikigita en 1777 de Grimm en la Correspondance littéraire. Émilie du Châtelet, matematiskino estis tre diferenca sendube el tiuj damoj de brila konversado sed plej ofte mallaboremaj.

Rondoj ĉirkaŭ la damo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la jaro 1740 ŝia salonego estis centro de la plej eminentaj kaj noblaj personoj; Voltaire, Montesquieu, d'Alembert kaj aliaj estis ŝiaj gastoj kutimaj. La alogeco ne malfortiĝis post blindiĝo totala en 1753, kiam ŝi devis ekloĝi en la Monakejo Sankta Jozefo. Nur kiam la dungita fraŭlino de Lespinasse forlasis ŝin kun granda bruo, multo de la vizitadintaro sevkis la eksan servistinon. Tiam la gloro de la rondoj ja malekbrilis. Konsolon grandan la 68-jarulino trovis en la pasia rilato kun la sprita anglo Horace Walpole. Kun li ŝi havis viglan kaj sentimentan leterinterŝanĝadon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel verkistino ŝi flankenmetitas rekte apud Volteron. La klareco de la stilo kaj la bontrafeco de ŝiaj rimarkoj kaj juĝoj kiel ankaŭ ŝercemo intelektuala igis ŝiajn epistolojn la plej interesaj de la tuta jarcento. Ŝiaj leteraj interŝanĝoj kun i.a. d'Alembert, Hénault, Montesquieu publikigitis en 1809 la unuan fojon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Cher Voltaire, éditions des femmes, 1987.
  • Lettres inédites de Madame du Deffand à sa famille (1724-1780), Pierre E. Richard, Michel de Maule, Paris, 2007. (ISBN 9782876232136)
  • Correspondance croisée avec la duchesse de Choiseul et l'abbé Barthélemy, augmentée de très nombreux inédits, recueillie, présentée et annotée par Pierre E. Richard. Nîmes 2011.
  • Encore trois lettres inédites de Mme du Deffand... recueillies, présentées et annotées par P. E. Richard, Nîmes, 2011.
  • Mme du Deffand et Julie de Lespinasse. Lettres et papiers de famille recueillis, Pierre E. Richard. à Nîmes. Ed. Nombre7 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eugène Asse, Mlle de Lespinasse et la Marquise du Deffand, Paris, Charpentier, 1877.
  • Jean-François Chiantaretto, Écriture de soi, écriture de l’histoire, Paris, In press, 1997.
  • Benedetta Craveri, Madame du Deffand et son monde, Paris, Seuil, 1987.
  • Lionel Duisit, Madame Du Deffand épistolière, Genève, Droz, 1963.
  • Claude Ferval, Madame du Deffand : l’Esprit et l’amour au XVIIIe siècle, Paris, Fayard, 1933.
  • Roger Gérard-Doscot, Madame du Deffand ou le Monde où l’on s’ennuie, Lausanne, Rencontre, 1967.
  • Wilhelm Klerks, Madame du Deffand, Essai sur l’ennui, Leyde, Pers Leiden, 1961.
  • Bernard Minoret, Claude Arnaud, Les salons, Paris, Lattès, 1985.
  • Inès Murat, Madame du Deffand, 1696-1780 : la lettre et l’esprit, Paris, Perrin, 2003 (ISBN 2262012555).
  • Mona Ozouf, Les Mots des femmes : essai sur la singularité française, Paris, Fayard, 1995 (ISBN 2213593949).
  • Lucien Perey, Le président Hénault et Madame du Deffand : la cour du régent, la cour de Louis XV et de Marie Leczinska, Paris Calmann-Lévy, 1902.
  • Gaston Rageot, Madame du Deffand, Paris, A. Michel 1937.