Saltu al enhavo

Madejra kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madejra kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba
Specio: Madejra kolombo C. trocaz
Heineken, 1829
Columba trocaz
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Madejra kolombo (Columba trocaz) estas membro de la familio de birdoj Kolombedoj (aŭ kolomboj) kiu estas endemia en insularo Madejro.

Madejra kolombo en Madejraj poŝtmarkoj.

Ĝi estas rarega loĝanto kiu reproduktiĝas en kavoj kaj montoj de la arbaroj de laŭroj, kie restas ĉirkaŭ 10 000 birdoj. Pro koincido de medio tiu ĉi specio estas parenca de la kolomboj de la insularo Kanarioj, nome Turkiskolombo, Columba bollii kaj Laŭrkolombo, Columba junoniae.

Temas pri granda kolombo 42 ĝis 45 cm longa, kaj aspektas kiel granda Palumbo. Ĝi estas ĝenerale griza birdo kun rozkolora brusto. Sed ĝi ne havas ian blankan markon, kio kun arĝenteca kolmakulo diferencigas ĝin el la aliaj specioj de la genro Columba.

La Madejra kolombo reproduktiĝas en kavoj, kie la ino demetas unu blankan ovon en nesto surkornica. La flugo estas rapida, per regulaj frapadoj, kun eventuala subita flugilvipo, karaktera de ĉiu kolombo. Ĝi ekflugas per laŭta flugilfrapado.

La voĉo estas karaktera kverado du-doh, kiel Palumbo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2017). “Columba trocaz”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22690112A118618501. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-3.RLTS.T22690112A118618501.en. Alirita 19 November 2021..