Mlle Duval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mademoiselle Duval)
Mlle Duval
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1718 (1718-01-01)
Morto 30-an de novembro 1769 (1769-11-30) (51-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Mademoiselle Duval (1718 - p1775) aŭ Mlle. Duval du Tillet, estis franca komponistino, dancistino kaj tre kompetenta klavicenisto de la 18-a jarcento. Letero al la Journal des nouvelles de Paris en 1736 raportis ke ‘Duval’ estis ŝia artista nomo, eĉ sen antaŭnomo.

Kiam Mlle. Duval estis 18-jaraĝa, ŝi komponis sian plej konatan verkon, la operan baleton ‘La genioj’ aŭ ‘La karakteroj de la Amo’ (Les Génies, ou Les caractères de l'Amour). Ĝia eldono estis sponsorita de la Princo de Carignan kaj prezentiĝis ĉe la Pariza Opero en oktobro 1736. Ĝi estis verkita laŭ teksto de Jacques Fleury de Lyon (1730-1775) en heroa baleta stilo.

La baleto de la 18-a jarcento, male al baleto de la 19-a jarcento, estis malpeza ĝenro, eĉ foje komika, duone kantita, duone dancita; ĝia temo estis nur amo. Ĉi tiu verko de Mlle Duval estas komponita laŭ la tiutempa moda temo de la ‘genioj de la naturo’, mitologiaj estaĵoj rekte ligitaj al la naturaj elementoj, kiuj estis konsiderataj ĝiaj protektantoj.

Recenzo en la Mercure de France raportis, ke Mlle. Duval akompanis la kompletan prezentadon de sia opero per klaviceno. La opero havis naŭ prezentadojn; la muziko estis laŭdita de la kritiko kaj la komponistino priskribita kiel ‘tre talenta junulino’.

La Mercure de France de novembro 1736 raportis: Estas facile konvinkiĝi per ĉi tiu verko, ke Mlle. Duval estas junulino kun  granda talento. (La opero) estas diversa kaj ekstreme bone evoluinta je multaj flankoj. Ĝenerale la recitativoj estis aplaŭditaj kaj la scenoj bone traktitaj; iuj violonaj aeroj kaj ĥoroj estis bone komponitaj kaj sufiĉe viglaj.

Alia el ŝiaj komponaĵoj estas la duopo ‘De la Dio, kiu kaŭzas amon’ (Du Dieu qui fait aimer), kiu ankaŭ estis publikigita en 1736.

La ario ‘Ĉio, kion mi vidas, memorigas min’ (Tout ce que je vois me rappelle), kiu unue estis atribuita al Mlle. Duval nun oni opinias ke ĝi estas verko de Marie-Elizabeth Cléry (1761- p1795).

Fonto asertas, ke Mlle. Duval koncertis ĉe la Reĝa Akademio de Muziko kaj retiriĝis kun granda pensio; dum alia montras ŝin kiel aktorinon kaj dancistinon ĉe la Pariza Opero. Ŝi eble estis la 'Mlle. Duval', kiu kantis kiel maristo en la prologo al la paŝtista Daphnis et Chloë de Boismortier.

Ĉu ŝi estas la sama persono kiel franca komponistino de la 18-a jarcento identigita kiel Louise Duval? Kelkaj datumoj ne kongruas, ekzemple la datoj de naskiĝo kaj morto. Do, ĉar la familinomo ‘Duval’ estas ofta en Francio, ne certas, ke ĉiuj ĉi tiuj referencoj rilatas al la komponistino.

La operbaleto Les Génies de Mlle. Duval, iĝis la dua opero komponita de virino kiu estis prezentita ĉe la Pariza Operejo. La unua estis kvardek jarojn antaŭe! en 1694: ‘Céphale et Procris’ de Elisabeth Jacquet de La Guerre. Post 38 jaroj de Les Génies, en 1784 sekvis la prezentado de la verko de Henriette de Beaumesnil, kaj en 1800 tiu de Jeanne-Hippolyte Devismes. Ambaŭ ankaŭ komponis operojn por la Académie Royale de Musique. La longa daŭro inter ĉi tiuj prezentadoj konfirmas, kiel malfacile estis por virinoj produkti kaj prezenti operon al publiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 77 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Génies, ou Les caractères de l'Amour (opera baleto)
  • Du Dieu qui fait aimer (dueto)