Madhva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madhva
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1237 (1237-11-30)
en Pajaka
Morto 30-an de novembro 1316 (1316-11-30) (79-jaraĝa)
Lingvoj sanskrito
Ŝtataneco Hoysala Empire
Okupo
Okupo filozofo • poeto
vdr

Madhva, Madhvaĉarja (sanskrite मध्वाचार्य, IAST: Madhvācārya; Sanskrita prononco: [mɐdʱʋaːˈtɕaːɽjɐ]; 1238–1317),[1] foje literumita kiel Madhva Aĉarja, kaj konata ankaŭ kiel Pūrna Prajña kaj Ānanda Tīrtha, estis hinduisma filozofo kaj la ĉefa proponanto de Dvaita (duisma) skolo de Vedanto.[2][3] Madhva nomis sian filozofion Tattvavāda kun la signifo "argumentoj el realisma vidpunkto".[3]

Madhvaĉarja naskiĝis en la 13-a jarcento sur la okcidenta marbordo de la ŝtato Karnataka en Barato.[4] Estante junulo, li iĝis sanĝasi (monako) aliĝinta al la guruo Brahma-sampradaja nome Aĉĝutaprekŝa, de la ordeno Ekadandi.[2][5] Madhva studis la klasikaĵojn de Hindua filozofio, partikulare la Ĉefaj Upaniŝadoj, nome Bagavadgito kaj la Brahma-Sutroj (Prasthanatraji).[2] Li komentis pri tiuj, kaj oni atribuis al li 37 verkojn en Sanskrito.[6] Lia verkostilo estis de ekstrema mallongeco kaj kondensita esprimo. Lia plej grava verko estas konsiderata la Anuvyaĥjana, filozofia suplemento al lia "bhasja" pri la Brahma-Sutroj komponita per poezia strukturo.[4] En kelkaj el liaj verkoj, li proklamis sin avataro de Vaju, nome filo de la dio Viŝnuo.[7][8]

Li estis kritikanto de la instruoj de Adi-Ŝankaro nome Advaita Vedanta kaj de Ramanuĝa nome Viŝiŝtadvaita Vedanta.[3][4] Li turneis tra Barato kelkajn fojojn, vizitante lokojn kiel Bengalo, Varanasi, Dŭarka, Goa kaj Kanjakumari, engaĝinta en filozofiaj debatoj kaj vizitante Hinduismajn centrojn de lernado.[6] Madhva establis la Kriŝna Mutt en Udupi kun "murti" sekurita el Dŭarka, Guĝarato, en 1285.[4]

La instruoj de Madhvaĉarja estas konstruita sur la principo ke estas fundamenta diferenco inter Atman (individua animo, mem) kaj la Brahmo (lasta realo, dio Viŝnuo), tiuj estas du diferencaj nedefiaj realoj, kun individua animo dependa el Brahmo, neniam identa.[3] La teisma duisma instruoj de lia skolo malkonsentis kun la monismaj[9] instruoj de la aliaj du plej influaj skoloj de Vedanta bazitaj sur la neduismo de Advaita kaj la kvalifikita neduismo de Viŝiŝtadvaita.[3][10] Liberigo, asertis Madhva, estas atingebla nur pere de la gracio de Dio.[3][11] La Dvaita skolo fondita de Madhva influis super la Viŝnuismo, kaj super la Bhakti movado en mezepoka Barato, kaj estis unu el la tri influaj Vedānta filozofioj, kun Advaita Vedanta kaj Viŝiŝtadvaita Vedanta.[12][4][13] La historia influo de Madhva en Hinduismo, laŭ Kulandran kaj Kraemer: "has been salutary, but not extensive" (estis bonvena, sed ne etenda).[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sharma 2000, p. 103.
  2. 2,0 2,1 2,2 Sharma 1962, p. xv.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Stoker 2011.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Sharma 1962, pp. xv-xvii.
  5. Sheridan 1991, p. 117.
  6. 6,0 6,1 Sharma 1962, p. xv-xvi.
  7. Sarma 2000, p. 20 kun notoj 3 kaj 4.
  8. 8,0 8,1 Sabapathy Kulandran kaj Hendrik Kraemer (2004), Grace in Christianity and Hinduism, James Clarke, (ISBN 978-0227172360), pp. 177-179
  9. Sharma 1962, p. 36-37.
  10. Bryant 2007, pp. 315, 358-361.
  11. James Lochtefeld (2002), Madhva, The Illustrated Encyclopedia of Hinduism, Vol. 1: A–M, Rosen Publishing. ISBN 978-0823931798, p. 396
  12. Bryant 2007, pp. 12-13, 359-361.
  13. Stafford Betty (2010), Dvaita, Advaita, kaj Viśiṣṭādvaita: Contrasting Views of Mokṣa, Asian Philosophy: An International Journal of the Philosophical Traditions of the East, Volume 20, Issue 2, pp. 215-224

Bibliografio[redakti | redakti fonton]