Virgulino de la Rozario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madono de la rozario)
Virgulino de la Rozario
titolo de Maria • arta temo
Informoj
Originala nomo Mariae Virginis a Rosario
Religio kristanismo
vdr

Nia Damo de la RozarioVirgulino de la Rozario estas patroneco de Maria kultata de la Katolika Eklezio, kiu celebras ĝin la 7-an de oktobro.

Virgulino de la Rozario

Sankta Domingo de Guzmán asertis ke la Virgulino Maria aperis al li en 1208 en kapelo de la monaĥejo de Prouilhe (Francio) kun rozario en la manoj, montris al li kiel preĝi per ĝi kaj ordonis ĝin disvastigi inter la homoj. Krome, ŝi ofertis diversajn rekompencojn por uzantoj de la rozario. La sanktulo instruis ĝin al la soldatoj gvidataj de lia amiko Simono la 4-a de Montfort antaŭ la batalo de Mureto, kies venko estis atribuita al la Virgulino Maria. Tial, de Monfort starigis la unuan kapelon al tiu ĉi patroneco.

En la 15-a jarcento, la uzado de la rozario defalis. Alano de Rupe deklaris ke la Virgulino reaperis kaj petis al li revigligi ĝian uzadon, ke li arigu ĉiujn miraklojn kiuj okazis danke al la rozario; ankaŭ rememorigis al li la promesojn kiujn kelkajn jarcentojn antaŭe ŝi donis al Sankta Domingo.

Famaj patronecoj kiaj Virgulino de Lurdo en ŝia apero en 1858 kaj la Virgulino de Fátima en 1917 petis al la vidantoj la preĝadon per la rozario. Pluraj papoj de la 20-a jarcento estis tre devotaj al tiu ĉi patroneco, kaj Johano Paŭlo la 2-a deklaris en 1978 ke la rozario estas lia plej ŝatata preĝado.

La Virgulino de la Rozario estas patronino de la bataloj, samkiel de urboj kaj loĝlokoj disaj tra la mondo.

Festo[redakti | redakti fonton]

La festo de Dipatrino de Rozario estas celebrata la 7-an de oktobro. La tago estas datreveno de la batalo de Lepanto (1571), en kiu ŝtatoj de Sankta Ligo, kolektitaj ĉirkaŭ la Papa Ŝtato, venkis ŝiparon de Otomana Imperio. Papo Pio la 5-a proklamis en 1572 la tagon festo al Dipatrino de Venko. Jaron poste, laŭ decido de papo Gregorio la 13-a oni ŝanĝis la nomon al Festo de Rozario. Papo Klemento la 12-a en 1716 ordonis solenadon de la tago al la Eklezio en la tuta mondo, samtempe transmetis solenaĵojn de tiu ĉi tago al la unua dimanĉo de oktobro. En 1913 Pio la 10-a revenigis la feston al la 7-a de oktobro. De 1969, laŭ decido de Paŭlo la 6-a, la 7-an de oktobro estas festata kiel festo al Dipatrino de Rozario.

Apartaj lokoj de la kulto[redakti | redakti fonton]

En la mondo troviĝas pluraj lokoj nomataj sanktejoj al Dipatrino de Rozario. Grandparte ili estas centroj ligitaj al dominikanoj, ĉe kiuj la preĝo per rozario havas apartan signifon kaj laŭ legendo fondinto de la ordenoDomingo de Guzmán – estis ricevinta la rozarion de Dipatrino en revelacio, kian spertis. Nuntempe la kulto de rozaria preĝo estas ligita kun kulto kaj revelacioj de Plejsankta Virgulino el Lourdes kaj Dipatrino el Fátima. Unu el mesaĝoj transdonitaj dum revelacioj estis peto pri senĉesa rozaria preĝo.

Virgulino de Rozario en la arto[redakti | redakti fonton]

Memorigo[redakti | redakti fonton]

Okaze de revelacioj de la Dipatrino, en la nun pola vilaĝo Gietrzwałd (distrikto Olsztyn, ĝis 1945 germane Dietrichswalde en distrikto Allenstein) - 140 jarojn antaŭe kaj en la portugala vilaĝo Fatima - antaŭ 100 jaroj, inter laikoj naskiĝis ideo de la preĝo-kampanjo por la paco en Pollando kaj la mondo Rozario ĉe landlimoj, okaziĝinta la 7-an de oktobro 2017 unue en 320 apudlimaj staciaj paroĥejaj preĝejoj kaj poste en 4 mil zonoj ĉirkaŭ Pollando, kun partopreno de preskaŭ 150 mil personoj. Oni ankaŭ preĝis en polaj diasporoj, interalie en Japanio, Nov-Zelando kaj Afganio - en Bagram (Provinco Parvan) preĝis polaj soldatoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]