Madredeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madredeus
Koncerto de Madredeus en Aveiro, 1a de Aŭgusto 2005
Koncerto de Madredeus en Aveiro, 1a de Aŭgusto 2005
Persona informo
vdr

Madredeus estas portugala muzika bando, formita en 1985 de Pedro Ayres Magalhães. Aktuale, integras ĝin ankaŭ Carlos Maria Trindade kaj Antonio Barbosa.

En 1985, Pedro Ayres Magalhães kaj Rodrigo Leao, kreis muzikan grupon de portugalaj radikoj, sed for de fado. Tiam ili formis parton de aliaj grupoj (Pedro en Herois do mar, Rodrigo en Sétima legião), sed ili celis novajn esprimmanierojn. Aliĝis Gabriel, akordionisto, kaj Francisco Ribeiro, violonĉelisto kaj kantisto. Dum serĉado de pli inspiraj membroj, Rodrigo kaj Francisco ripozis en trinkejo de la Bairro Alto, en Lisbono. Tiel ili trafis junan deksep-jaraĝan fad-kantistinon nome Teresa Salgueiro, kiu kompletigis la grupon, kiu tiam ne havis nomon; sed popularigo de la nomo de la provludejo en iama konvento de kvartalo Madre de Deus (Dipatrino) rezultis en konata nomo de la bando.

La unua disko estis Os dias de Madredeus (La tagoj de M.) estis registrita rekte en la provludejo, kaj en ĝi la juna voĉo de Teresa plifortigis belajn kaj simplajn kantojn, inter kiuj staras "A vaca do fogo" (Fajrbovino) kaj "O Brasil", krom la instrumenta "As montanhas" (La montoj). La dua disko Existir estis jam registrita en studio, kaj en "O Pastor" (La paŝtisto), klasikaĵo de Madredeus, la vortumado estas iom metafizika kaj eĉ superrealisma; elstaras la kanto inter Teresa kaj Francisco "Matinal", kie la povo de la violonĉelo kontrastas kun la akuta voĉo de Teresa.

En la jaroj 1995-96 okazis la partopreno de la grupo en Ainda trako de la filmo Lisbon Story de Wim Wenders, kaj la registrado de la disko O espírito da paz (Pacospirito), kies kanto "Os senhores da guerra" (La militsenjoroj) estis adaptita de Moonspell, portugala grupo de metalroko. Kelkaj membroj foriris kaj la grupo konsistis de tri gitaroj, klavaroj kaj fokusiĝo al la voĉo de Teresa Salgueiro, kiu iĝis ĉefa altiraĵo de la grupo, ĉefe en koncertoj kaj turneoj.

Per la diskoj Um Amor Infinito (2004) kaj Faluas do Tejo (2005), la grupo iel omaĝas la urbon Lisbono. Fine de novembro 2008 Teresa Salgueiro, Fernando Judice kaj José Peixoto forlasis la grupon. Tri postaj diskoj estis produktitaj de Madredeus kun A banda cosmica, en kiu partoprenis Pedro Ayres Magalhaes kaj Carlos Maria Trindade. Sekve la kantistino de Madredeus estis Beatriz Nunes.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

De studio[redakti | redakti fonton]

  • Os Dias da MadreDeus (1987)
  • Existir (1990)
  • O Espírito da Paz (1994)
  • Ainda (1995, trako de la filmo Lisbon Story de Wim Wenders
  • O Paraíso (1997)
  • Movimento (2001)
  • Um Amor Infinito (2004)

Madredeus kaj A Banda Cósmica[redakti | redakti fonton]

  • Faluas do Tejo (2005)
  • Essência (2012)
  • Capricho Sentimental (2015)