Madrid (Kundinamarko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madrid
municipo de Kolombio

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 112 254  (2018) [+]
Loĝdenso 928 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 44′ N, 74° 16′ U (mapo)4.7305555555556-74.263888888889Koordinatoj: 4° 44′ N, 74° 16′ U (mapo) [+]
Alto 2 554 m [+]
Areo 121 km² (12 100 ha) [+]
Madrid (Kundinamarko)
Madrid (Kundinamarko)
DEC
Madrid
Madrid
Situo de Madrid
Madrid (Kolombio)
Madrid (Kolombio)
DEC
Madrid
Madrid
Situo de Madrid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Madrid, Cundinamarca [+]
vdr

Madrid, aŭ Madrido, kies indiĝena nomo estas Sagasuca, nomita Serrezuela el la epoko de la kolonio ĝis 1875, estas urbo kaj unu el 116 municipoj de la departemento Kundinamarko, Kolombio. Ĝi situas proksimume je 21 km de Bogoto. Ĝi formas parton de la Metropola areo de Bogoto, laŭ la censo de DANE de 2005. Ĝi estas municipo kiu havas Aerarmean Bazon kaj Lernejo por Suboficiroj.

En 2017 estis totalo de 80 622 loĝantoj.

Madrid estas la plej granda municipo por florkultivado de Kolombio, kun 1.000 ha, en kiuj laboras la plej grandaj entreprenoj de la sektoro. Ĉirkaŭ 30 000 personoj laboras por tiu ekonomio. Elstaras ene de la florproduktado entreprenoj kiel Fantasy Flowers, Imperial, Santa Mónica Flowers, Jardines de los Andes, Altamizal, Rosas Colombianas, Rosas Tesalia, Agrícola Papagayo, Senda Brava, inter multaj aliaj.

La nomo de la urbo ne rilatas al la samnoma hispana ĉefurbo, sed al Pedro Fernández Madrid, literaturisto naskiĝinta en Havano (Kubo) en 1817, kiu serĉe de sano kaj ripozo venis tie loĝi, kie dediĉis sin al verkado de literaturaj artikoloj. Post lia morto, la 7an de februaro 1875, la Serrezuel-anoj, dankaj pro la loĝado de prestiĝa gravulo, proponis lian familinomon kiel nomo por la urbo. Tiu luktis dum epokoj kontraŭ Serrezuela, kaj finfine restis Madrid.